
Kompare
kun sudorientaj kaj sudaj chemaraj urboj de Chinio, la tri
provincoj de la Nordoriento estas postighintaj en la ekonomia
sistemo kaj en tio, ke la koncepto pri merkata ekonomio ne
bone evoluis kaj la shtataj entreprenoj portas tro multe da
historiaj sharghoj kaj la privataj entreprenoj estas tro malgrandaj.
Chu oni sukcesos prosperigi la tiean ekonomion au ne, tio
dependas de rapida elkulturo de la merkata ekologio de la
privata ekonomio en mallonga tempo pere de reformado de la
sistemo. Oni devas bone disvolvi la merkatan rolon en utiligo
de la richfontoj, kaj struktura reguligo, teknika reformado
kaj reorganizo de la entreprenoj devas esti deciditaj de la
merkato, dum la tasko de la registaro estas ellabori projektojn
kaj politikojn kaj krei favoran medion por investado, entreprenado
kaj disvolvado.
Kompare kun la granda ekonomia disvolvigho en
la okcidenta parto de Chinio, la ekonomia reformado de la
Nordoriento estas tre malfacila. Antaue la okcidenta parto
estis malforta ekonomie kaj por ghi estas kompare facile fondi
ekonomiajn establojn, sed la Nordoriento estas multe komplika
en diversaj kondichoj kaj oni devas nuligi iujn entreprenojn
kaj denove establi ilin, tial oni devas bone trakti la ekzistantajn
establojn kaj antau chio solvi la problemon pri shuldoj, inkl.
la malignan kapitalon de la banka sistemo, salajroj shuldataj
de la entreprenoj al la laboruloj kaj pensiuloj, grandsumajn
shuldojn en la socia garantio kaj shuldon al ekspluato de
la naturaj richfontoj. La shlosilo por solvi tiun problemon
estas, kiamaniere la diversnivelaj registaroj traktas la shtatajn
richajhojn. Char estas la registaro, kiu kauzis tiun problemon,
tial la registaro devas ludi chefan rolon por prosperigi la
ekonomion de la Nordoriento pere de akcelo de la merkata disvolvigho,
bonordigo de la medio por merkatigho ktp.
Kompreneble, la nunaj naturaj kondichoj kaj homaj
richfontoj en la Nordoriento estas multe pli bonaj ol tiuj
en la okcidenta parto de Chinio kaj tial la ekonomia disvolvigho
en la Nordoriento devas esti multe pli rapida ol en la okcidento.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|