Prosperigi
la ekonomion de nordorienta Chinio estas tasko grava kaj malfacila,
kaj por solvi tiun problemon oni devas havi novajn pensmanieron,
sistemon, mekanismon kaj metodojn realajn kaj efikajn.
Unue, nova pensmaniero. Oni ne devas sole pliigi
investadon, konstrui novajn establojn kaj dependi sole de
la shtata subtenado, sed dependi chefe de la merkata sistemo
kaj plene disvolvi la funkciojn de la merkato en la richfonta
reguligado. Kaj krome, por akceli la scienc-esploran kaj teknikan
progreson, oni devas plene disvolvi la relativan avantaghon
de la tieaj industrioj, reformi la tradiciajn industriojn
kaj levi ilian nivelon, levi la konkurencpovon de la entreprenoj
kaj realigi la radikalan shanghighon de la ekonomia kreskado.
Due, daura reformado. Oni devas profundigi reformadon
de la shtataj entreprenoj, kaj pli forte retiri la shtatan
kapitalon el la ordinara konkurenca kampo, realigi la plurismon
de investaj ento kaj proprieto, iom post iom konstrui viglan
sistemon de la modernaj entreprenoj kaj akceli disvolvighon
de la privataj entreprenoj, por ke chiuj laboristoj, intelektuloj,
teknikistoj, administrantoj kaj kapitaloj pli rapide disvolvighu.
Trie, daura pordmalfermo. Oni devas chiamaniere
altiri alilandajn entreprenistojn al reguligo kaj reformado
de la malnova industria bazo. La chinaj entreprenoj devas
aktive labori sur la internacia merkato kaj altiri al si multe
da kapitaloj, starigi mondan reton por altiri al si alilandajn
investantojn, kunlabori kun internacie famaj entreprenoj,
levi la nivelon kaj pliigi la skalon de altiro de eksterlandaj
investantoj kaj enkonduko de alilandaj kapitaloj.
Kvare, teknika reformado. Oni devas koncentri
la homajn, materiajn kaj financajn fortojn al gravaj entreprenoj
por atingi rimarkindajn sukcesojn en esplorado de gravaj produktajhoj
kaj teknika reformado. Oni devas kiel eble plej efike utiligi
la ekzistantajn kapitalojn por malfermi novan vojon de la
teknika transformado kaj komplete levi la nivelon de la produktajhoj.
 Kvine,
praktiki personaran strategion. Oni devas konstrui grandan
personaran armeon kun sufiche da altkvalitaj homoj kaj racia
strukturo. Oni devas havi merkatan koncepton pri la personaraj
richfontoj, krei novan sistemon pri taugaj funkciuloj, plirapidigi
konstruadon de la personara merkato kaj intensigi kunlaboron
kun famaj chinaj altaj lernejoj por kulturi altklasajn kapablulojn
de publika administrado kaj pere de studado kaj trejnado levi
la kvaliton de la laboruloj.
Sese, harmonia disvolvigho ekonomia kaj socia.
Oni devas strikte kombini disvolvighon de la urba ekonomio
kun la kampara, akceli ilian harmonian disvolvighon, strikte
kombini la ekonomian disvolvighon kun tiu de la sociaj aferoj
por akceli la harmonian disvolvighon de ekonomio kaj socio
kaj tiun de la scienc-teknika, eduka, kultura, higiena, sporta
kaj aliaj aferoj. Oni devas plenenergie disvolvi la scienc-teknikan
industrion, kuraghigi la sciencajn kaj teknikajn laborantojn
fondi scienc-teknikajn entreprenojn, akceli transformadon
de la scienc-teknikaj fruktoj en la realajn produktajn fortojn,
pliigi investon al la edukaj aferoj kaj pligrandigi la proporcion
de la enlernejaj geknaboj kaj levi la homan kvaliton.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|