 La
ekonomia prosperigho de nordorienta Chinio havas gravegan
signifon, char tiu regiono okupis gravan strategian lokon
en la tuta industria sistemo kaj la nacia ekonomio kaj ludis
gravan rolon. Ghia prosperigho certe havos profundan influon
sur la daura kresko de la nacia ekonomio, harmonia disvolvigho
de ghia ekonomio, strategia reguligo de la ekonomia strukturo,
firmigo de la publika posedsistemo kaj levo de la internacia
konkurencpovo de la chinaj varoj kaj entreprenoj kaj metos
firman bazon por realigi la bonhavecon en chiuj flankoj, felichigi
la popolan vivon kaj levi ghian kvaliton.
La ekonomia prosperigho de nordorienta Chinio
havas gravan signifon por jenaj tri sferoj:
A. Por levi la sintezan nacian forton de Chinio
Ghenerale dirite, nuntempe Chinio trovighas en
la meza periodo de industriigo, tial plirapidigo de industriigo
estas grava rimedo por levi la vivnivelon de la china popolo
kaj levi la sintezan forton de la lando. La potencigho de
Chinio bezonas kompletan industrian sistemon. Faktoj pruvis,
ke pere de ekstera intershangho kaj enkonduko de fremdlandaj
kapitaloj oni ne povas havigi al Chinio la kernan teknikon
de alilandaj translandaj kompanioj kaj oni nepre devas levi
la sintezan nacian forton per propra penado. Kompreneble la
hodiaua pozicio de la produktaj entreprenoj de nordorienta
Chinio estas multe malpli grava ol en la komenco de la 80-aj
jaroj de la 20-a jarcento, kiam Chinio ekpraktikis la politikon
de reformado kaj pordmalfermo, tamen tie ankorau konservighas
kompleta industria sistemo, aktivadas la industria laboristaro
kun kompare alta kvalito, tio estas supera en la hodiaua Chinio.
B. Por laborigo
Pro la iom-post-ioma malgrandigho de la produktado,
nun nordorienta Chinio farighis loko, kie koncentrighas multe
da senlaborighintaj homoj. Ghis 2001 almenau 16 milionoj da
lokanoj perdis sian laboron, tial prosperigi la malnovan industrian
bazon de la Nordoriento estas fundamenta rimedo por pliigi
la nombron de laborpostenoj, garantii la socian stabilecon
kaj levi la nivelon de la popola vivo.
C.
Por ekvilibrigi la ekonomian dispozicion de Chinio kaj akceli
ghian ekonomian disvolvighon
En la pasintaj pli ol 20 jaroj de reformado kaj
pordmalfermo, lau bezono de la ekonomia disvolvigho la china
registaro ellaboris apartan politikon por diversaj regionoj:
Unue oni malfermis chemaran regionon kaj poste Pudong-distrikton
de Shanhajo kaj la vastan lokon ambauborde de Yangzi-rivero
kaj fine la okcidentan parton de Chinio, kaj dank' al tio
la supre menciitaj regionoj atingis impetan ekonomian disvolvighon,
kio donis garantion por la daura disvolvigho de la makroskopa
ekonomio kaj samtempe ekvilibrigis la ekonomian kreskon de
diversaj regionoj.
Nordorienta Chinio havas bonajn fundamentajn instalajhojn,
grandan modernan industrian bazon, lertajn industriajn laboristojn
kaj diversajn teknikistojn, tial efektivigo de la granda ekonomia
disvolvigho en nordorienta Chinio povas plene ekspluati la
latentan forton de tiu loko kaj havas gravan signifon por
levi la sintezan nacian forton, bonkvalitigi la ekonomian
dispozicion kaj konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|