 Prosperigi
la malnovan industrian bazon estas ne nur ekonomia, sed ankau
grava politika tasko. Tio estas ankau praktikado de la fundamentaj
teorio, linio, programo kaj sperto de la Komunista Partio
de Chinio. Iri la socialisman vojon kun chinaj trajtoj kaj
manifesti la avantaghon de la socialisma sistemo postulas,
ke oni devas per praktiko pruvi, ke la malnova industria bazo
povas esti prosperigita kaj la shtataj entreprenoj bone funkciigataj.
La china registaro reprezentas la popolajn interesojn, tial
prosperigo de la tiea ekonomio estas bezonata de la popolo.
Kaj plie tio estas utila ankau al la socia stabileco kaj shtata
sekureco, char la stabileco de la malnova industria bazo strikte
rilatas al la ekonomia disvolvigho kaj socia stabileco de
la tuta lando, tial plirapidigi la reguligon, reformadon kaj
prosperigon de tiu regiono havas gravegan signifon ne nur
por la shtato sed ankau por la popolo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|