 Por
realigi la ekonomian prosperighon de nordorienta Chinio estas
nemankigebla la politika subteno de la registaro, tamen sole
la registara subteno ne sufichas. Oni devas krei bonan medion
por investado kaj precipe por intensigo de la sinteza socia
reguligo kaj bona legha sistemo. Oni devas havi ankau novan
pensfadenon en kreado de la ekonomia sistemo. Koncerne la
industriajn trajtojn oni devas intensigi la internacian kunlaboron.
Nun la china registaro donas grandan atenton al solvo de la
nuklea problemo de la Korea Popol-demokratia Respubliko cele
krei bonan medion por enkonduki la eksterlandan investon.
Chinio devas pluapashe intensigi la kompletan kunlaboron kun
Rusio kaj surbaze de praktikado de la fundamentaj principoj
kaj defendo de la shtata digno akceli la ekonomiajn rilatojn
kun Japanio. Por prosperigi la tiean ekonomion oni bezonas
ankau partoprenon de la Korea Respubliko.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|