 Ke
Chinio suriris la vojon de leghdono pri intelekta proprieto,
tio estas konsekvenco de la disvolvigho de la merkata ekonomio.
En 1971 Chinio reprenis sian leghan pozicion en
UN kaj partoprenis la konferencon de la Monda Organizo de
Intelekta Proprieto en 1973. Ghuste tiam chinoj kaptis la
vorton "intelekta proprieto".
En 1978 Chinio komencis konstrui la sistemon de
socialisma merkata ekonomio kaj plirapidigis siajn pashojn
de pordmalfermo. Por reguligi la merkatan ekonomion kaj akceli
ghian disvolvighon estas nemankigebla leghdonado pri intelekta
proprieto.
Por alkonformigi sin al la internacia tendenco
de la ekonomia disvolvigho, precipe post 1976, kiam la interrilatoj
de Chinio kaj Usono tendencis al malstrechigho kaj la ekonomi-komerca
kontakto de la du landoj oftighis, Chinio suriris la vojon
de leghdono pri intelekta proprieto. En 1979 post intertraktado
Chinio kaj Usono subskribis du kunlaborajn interkonsentojn
sur la kampoj de altenergia fiziko kaj komerco, kaj Usono
postulis, ke por la interkonsento Chinio devas protekti la
intelektan proprieton de Usono, sed tiam en Chinio tute mankis
koncerna legho.
Profesoro Li Shunde, konsiliano de la China Instituto
pri Intelekta Proprieto, opinias, ke la postulo de Usono estis
farita sur profunda internacia ekonomia fono. En la lasta
periodo de la 60-aj jaroj kaj la 70-aj jaroj la komerca deficito
de Usono kaj iuj aliaj evoluintaj landoj multe kreskis kaj
ilia ekonomio tendencis al dekadenco. Post serioza esplorado
ili opiniis, ke la chefa kauzo estas, ke ilia intelekta proprieto
ne estis bone protektata kaj multaj iliaj varoj suferis de
chipa imit-produktado, tiel ke ilia teknika avantagho ne donis
ekonomian frukton, tial protekti intelektan proprieton farighis
tre grava por internacia ekonomia kunlaboro.
En tia situacio Chinio, kiu rapide sin fandis
en la ekonomia tutmondigho, devis plirapidigi siajn pashojn
de leghdonado pri intelekta proprieto. La 3-an de junio 1980
Chinio membrighis al la Monda Organizo de Intelekta Proprieto
kaj ghuste en tiu jaro ghi komencis establi la sistemon pri
intelekta proprieto.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|