La leghdonado pri intelekta proprieto de Chinio
estis farita en tri periodoj: En la unua periodo, t.e. en
la fino de la 70-aj jaroj, 80-aj kaj 90-aj jaroj Chinio publikigis
"Leghon pri fabrikaj markoj", "Leghon pri patentoj"
kaj "Leghon pri autora rajto", kio markis, ke Chinio
fundamente havigis al si la leghan sistemon pri intelekta
proprieto.
En la dua periodo (1990-2001) la legha sistemo
pri intelekta proprieto estis plue perfektigita kaj Chinio
ellaboris sinsekve "Leghon kontrau nejusta konkurenco",
"Regulojn pri dogana protekto de intelekta proprieto",
"Regulojn pri protekto de arangho de integrita cirkvito"
kaj aliajn leghojn kaj regulojn.
En tiu tempo Chinio plurfoje reviziis la tri chefajn
leghojn ellaboritajn en la unua periodo por konformighi al
la internaciaj leghoj kaj reguloj, ekz., antau la revizio
lau la "Legho pri patentoj" kaj "Legho pri
fabrikaj markoj" la instanco por decidi la patentojn
kaj fabrikajn markojn de novtipaj varoj estas shtata administracio,
sed post la revizio tiun rajton havas ekskluzive jughejoj.
En la tria periodo, t.e. post sia membrigho al
la Monda Komerca Organizo (MKO) fine de 2001, Chinio havas
novajn taskojn, t.e. protekti siajn proprajn interesojn koncerne
intelektan proprieton krom daura perfektigo de la nunaj leghoj.
Profesoro Li opinias, ke post sia membrigho al
MKO Chinio devas reguligi la artikolojn de siaj leghoj pri
intelekta proprieto lau la reguloj de la internacia merkato,
ekz., por konformighi al la internacia regularo Chinio nun
preparas sin por revizii "Regulojn por protekti softvarojn
de komputoroj", "Regulojn pri dogana protekto de
intelekta proprieto" kaj "Leghon kontrau nejusta
konkurenco".
Sed tia revizio kaj ordigo devas esti konformaj
al la nivelo de la china ekonomio kaj Chinio ne devas blinde
imiti la internacian altan nivelon, alie tio malutilos al
la disvolvigho de ghia ekonomio kaj la fina celo de la leghdonado
pri intelekta proprieto.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|