 En
la lastaj jaroj famaj transmaraj korporacioj plurfoje akuzis
chinajn entreprenojn pro intelekta proprieto. Usona kaj japana
kompanioj sinsekve faris tion, kio vekis vastan atenton de
la publiko.
Intelekta proprieto jam farighis fokuso de konkurenco
inter entreprenoj kaj inter shtatoj. Gazetara servo opinias,
ke la senfajra milito sur kampo de intelekta proprieto inter
chinaj kaj alilandaj entrepenoj jam komencighis.
S-ro Wu Boming, vicprezidanto de la Shtata Administracio
pri Intelekta Proprieto, diris, ke por gajni la militon surkampe
de intelekta proprieto Chinio devas alte taksi la gravecon
de intelekta proprieto kaj praktiki la shtatan strategion
pri intelekta proprieto lau strategia starpunkto.
Profesoro Li Shunde opinias, ke tio estas normala
fenomeno, char post membrigho de Chinio al MKO chinaj entreprenoj
devas partopreni internacian ekonomian konkurencon en pli
granda sfero kaj sekve de tio neeviteble okzos konflikto kun
iuj grandaj transmaraj kompanioj.
Kvankam la leghdona sistemo pri intelekta proprieto
de Chinio nun tendencas al perfektigho, tamen la konscio pri
protekto de sia intelekta proprieto devas plue levighi kaj
tiuflanke Chinio estas multe postighinta en partopreno de
la konkurenco de inelekta proprieto kun evoluinaj landoj.
Profesoro Li opinias, ke por levi sian strategian
pozicion de intelekta proprieto, Chinio devas daure intensigi
propagandon kaj diskonigon de la legho pri intelekta proprieto
kaj fondi institucion por la fina decido, shangho de la patentoj,
fabrikaj markoj kaj administrado de la autora rajto, kio multe
utilos al ordigo kaj disvolvo de intelekta proprieto kaj prevento
de la damagho de la aktiveco pri petado de intelekta proprieto
pro multflanka administrado.
Krom tio Chinio devas meti intelektan proprieton
en la disvolvan strategion de la shtato, lokoj kaj entreprenoj,
por ke la entreprenoj mem alte taksu la sistemon pri intelekta
proprieto.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|