Oni rimarkis, ke en Pekino la chielo farighis
blua, en la okcidento de Chinio grasighis herboj kaj prosperighis
arboj, kaj klarighis akvo en la supra parto de Yangzi-rivero.
Menciante la sukcesojn de la konstruado, oni ne
forgesis ankau la ekologion.
Urbestro de Yan'an, okcidenta urbo de Chinio,
diris, ke dank' al cedo de terkulturado al arboplantado, la
tero farighis verda.
Urbestro de Yichun, norda urbo de Chinio, diris,
ke dank' al protektado de la natura arbaro plibonighis la
tiea ekologio. En 2002 la areo kovrita de arboj plimultighis
je 10% ol tiu en 1998. Reaperis en la tiea arbaro fazanoj,
kapreoloj, cervoj kaj aliaj sovaghaj bestoj, kiuj malaperis
jam antau multaj jaroj.
Estro de la Tibet- kaj Chjang-nacia Autonoma Subprovinco
Aba de Sichuan-provinco diris, ke dank' al protektado de la
natura arbaro kaj cedo de terkulturado al arboplantado, rimarkinde
plibonighis la ekologia medio en la supra baseno de Yangzi-rivero
kaj rimarkinde reduktighis sablo enfluinta en Yangzi-riveron.
Antau 1999 post pluvego la akvo de Minjiang- kaj Jinsha-riveroj
tuj flavighis kaj klarighis post tuta semajno, sed nun la
klarigho bezonas nur 3 tagojn. Sole en 2002 Sichuan-provinco
arbarizis 310 mil hektarojn da tero.
Oni antauvidis, ke en 2003 sablovento farighos
malpli forta ol en la pasintaj jaroj, kion oni atribuas al
efektivigo de la supre menciita politiko.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|