 Chen
Shoupeng estas prezidanto de la Societo pri Esplorado kaj
Limigo de Sablovento de Interna Mongolio. Li vivis en Interna
Mongolio dekojn da jaroj. Shanghigho de la tiea ekologia medio
tre ghojigis lin. Li diris: "En la pasinta jaro verdighis
la kalva tero, tamen la ekologia regreso ne radikale nulighis.
Por konstrui la belan hejmlokon ni devas fari multon. La china
teritorio bezonas pli da verdajhoj."
Li opinias, ke oni devas konfesi, ke la tasko
de la china popolo por ekologia konstruado estas tre peza,
char Chinio estas unu el la landoj, kiuj suferas de serioza
grunda erozio, kaj nun la arbaro de Chinio konsistigas nur
4.6% de tiu de la mondo, dum ghia rezervokvanto de arboj nur
2.9%. La dezertighinta areo estas 160 milionoj da hektaroj,
t.e. dezertighis kvinono de la china teritorio, kiu superis
la totalan areon de la chinaj kampoj. En la norda parto de
Chinio centoj da urboj estas atakataj de trosekeco.
Li opinias, ke nun estas ankorau iuj seriozaj
problemoj en la media protektado kaj ekologia konstruado,
t.e. manko de investo, malforta koncepto pri media protektado,
kaj malsuficho de laulegha bonordigo. Por solvi tiujn problemojn
oni devas ellabori planon por longa periodo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|