La
china registaro ellaboris planon por konstrui bonhavan socion
en chiuj flankoj en la unuaj 20 jaroj de la nuna jarcento.
Por plenumi tiun taskon oni devas fari multe en la forstokultura
ekologia konstruado.
Chen diris, ke arbaro estas nemankigebla por konstrui
la bonhavan socion kaj ghi estas nemankigebla ankau por moderniga
konstruado. En la venonaj 50 jaroj Chinio pliigos sian ekologian
konstruadon kaj beligos sian teritorion. Nun la Mongola Altebenajho
estas unu el la malmultaj fontoj de sabloshtormo. Oni devas
aktive partopreni internacian kunlaboron por bonordigi la
medion de la Mongola Altebenajho kaj restauri la tiean ekologion.
S-ro Ma Fu, vicestro de la Shtata Forst-administracio,
diris: "En 2002 Chinio arbarizis 6.6 milionojn da hektaroj.
La tuta china socio levis sian koncepton pri arbarizado kaj
preskau chiujn lokojn de Chinio oni fervore arbarizas. En
la pasintaj 5 jaroj la registaro elspezis multe da mono por
grandskala arbarizado. Nun la china teritorio farighas pli
kaj pli bela."
S-ro Ma diris ankau, ke estas fakto, ke foje-foje
okazas kontrauleghaj arbohakado kaj chasado de sovaghaj bestoj
kaj iuj civitanoj ankorau ne plenumis sian devon pri arbarizado
kaj la tuta socio devas daure intensigi sian koncepton pri
arbarizado.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|