VIKTOR GALESKI (Makedonio):
Estimataj
samideanoj,
Por mi aparte interesaj estas "laborigo
kaj relaborigo" kaj "batalo kontrau korupto".
Eble povus interesi temoj ligitaj
kun epidemioj (malsanoj), kiuj atakis Chinion kaj najbarajn
landojn, batalo kontrau ili, sukceso kaj kauzoj (cirkonstancoj)
por ilia aperigo; char ni malmulte ricevis informojn en unua
mano pri tiuj aferoj, ofte tio estas nur redakciaj informoj
(malgrandaj) de nordamerikaj informiloj.
Krome, interesa temo estas kiamaniere
en Chinio la popolo konservas siajn tradiciojn (kutimoj, vivmaniero)
en la tempo de amerika ekspansio (kun siaj produktoj, reklamoj,
vivmaniero, teknologio). Chu nun vi ne havas usonajn (gejunulajn)
chinojn, kiuj ofte pli respektas auton, komputilon kaj kokakolon
ol biciklon, libron kaj teon... Kion faras la shtato por konservado
de origina china vivo kaj filozofio de la vivo (respekto al
malnovaj tradicioj, maljunuloj, gepatroj, kulturo).
JAMES REZENDE PITON
(Brazilo):
Ne aparte interesas min la politikaj
kaj ekonomiaj temoj, sed mi plensubtenas la aplikon de Esperanto
al chiuj temoj, kaj laudas la laboron de EPCh transdoni tiujn
informojn per la internacia lingvo.
FRANCISKO HOSE' (Hispanio):
Min interesas jenaj temoj: multigo
de kamparana enspezo, revizio de la konstitucio, rapideco
de la disvolvigho de la china ekonomio en 2004, reprosperigo
de nordorienta Chinio kaj starigo de sistemo kontrau krizo
de publika higieno.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|