S-ro
Zhong Nanshan, fama batalanto kontrau SARS kaj membro de la
Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK), estis chirkauita de raportistoj posttagmeze
de la 3-a de marto, tuj kiam li atingis la Popolan Halon por
cheesti la inauguron de la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Komitato
de ChPPIK. Oni demandis lin: "Chu vi preparis proponon
pri SARS?" "Kiel vi taksas la publikan higienon?"
En la pasinta jaro, kiam furiozis
SARS en Chinio, Zhong Nanshan kortushis multe da chinoj per
siaj profundaj scioj kaj nobla deontologio.
"Mi havas proponon, sed ne
sole pri SARS," diris Zhong Nanshan. Li deziris kiel
eble plej baldau konstrui fru-avertan sistemon pri chiuj infektaj
kaj abruptaj malsanoj, inkl. de SARS, homa gripo kaj birda
gripo. Li emfazis, ke li priparolas la sistemon, sed ne iun
ajn apartan malsanon.
Li diris, ke nun oni perfektigas
kuracajn metodojn kontrau SARS kaj urghe bezonas perfektigi
la sistemon de publika higieno. "Tio devas ampleksi ghustatempan
anoncon pri la malsanaj situacioj, pliigi ilian travideblecon
k.a," li diris. "SARS efektive estas shanco por
ni kaj ni devas senprokraste kapti ghin por konstrui sistemon
de publika higieno kaj fari leghon pri tio."
Lau li la abrupta SARS portis shancon
favoran por konstrui sistemon de publika higieno. Spertinte
severan teston de SARS, Chinio jam komencis konstrui tiun
sistemon, tiun por regi la publikan higienon kaj malsanojn,
intensigi konstruadon de urgha mekanismo kaj konstrui shtatan
centron por regi malsanojn, intensigi la internacian kunlaboron,
difini la proksim- kaj longperiodan celon de konstruado de
la sistemo de publika higieno, konstrui kaj perfektigi urghan
mekanismon kontrau abruptaj publikaj malsanoj en 3 jaroj,
sistemon de monitorado kaj prevento de malsanoj kaj sistemon
de laulegha traktado de la higienaj aferoj, konstrui la kamparan
higienan sistemon en pli longa tempo, urban servan sistemon
de fundamenta kuracado, sistemon de publika pureco kaj sistemon
de financa garantio, kaj decidi sistemon por publikigi la
epidemiajn situaciojn, por ke la koncernaj informoj estu pli
malkashaj.
"Ni jam akiris realan progreson,
sed por realigi chiujn tiujn dezirojn ni devas fari multe,"
li tiel taksis la sukceson en la pasinta jaro.
"La progreso montras sin ne
nur en la alta takso de la registaro pri la higienaj aferoj,
sed ankau en ghiaj kategoriaj rimedoj por prevento de epidemioj.
Sed tio estas ne suficha. Ni estas postighintaj en la kampara
kuraca sistemo kaj en iuj lokoj ni ne povas garantii ech la
fundamentan kuracadon, tial plibonigi la sistemon de publika
higieno antau chio dependas de la registaro kaj precipe la
alta takso de la lokaj registaroj pri la sanitaraj kaj higienaj
aferoj."
En 2003 okazis multe da memorindaj
aferoj, sed por li la plej neforgeseblaj estas liaj kamaradoj,
kiuj batalis kun li shultro che shultro kontrau SARS. "Inter
ili estas miaj kolegoj kaj miaj lernantoj. Iuj el ili infektighis
je SARS kaj, ankorau ne komplete resanighinte, denove sin
jhetis en la kuracadon kaj aliaj jam forlasis nin por eterne,"
tion dirinte, li singultis. "Chiufoje, kiam mi rememoras
ilin, mi sentas pezan taskon sur miaj shultroj."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|