Informoj
Fokusaj temoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

Malpli postulu de la kamparanoj
-- Intervjuo al Yang Lan
Intervjuoj

de ZHAO XI

La problemo pri "la kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj" estas multe diskutata en la du sesioj de la kongreso kaj konferenco chi-jare. Chefministro Wen Jiabao promesis en sia laborraporto de la registaro, ke en la venontaj 5 jaroj Chinio nuligos la imposton super agrikulturo. Tio vekis vastan atenton de la socio. En la diskutado membroj de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) faris multajn proponojn pri la problemo. Pri tio mi intervjuis Yang Lan, membron de la Tutlanda Komitato de ChPPIK.

Raportisto (R): Mi rimarkis, ke lastatempe vi faris serion da TV-filmoj pri agrikultura produktado kaj kamparana vivo. Kion vi volas diri pri mildigo de la shargho de la kamparanoj?

Yang Lan (Y): Mi pensas, ke por pliigi la enspezon de la kamparanoj oni devas praktiki la politikon "doni pli, postuli malpli kaj vigligi ilian laboron". Por mildigi la sharghon de la kamparanoj oni devas postuli malpli. La serio da politikoj, alprenitaj de la china registaro por mildigi la sharghon de la kamparanoj, estas tre shatata de la popolo. La impostado super agrikulturo estas historia problemo. En la historio de miloj da jaroj la chinaj kamparanoj chiam estis plej peze sharghitaj. Antau inauguro de la sesio mi vizitis tajlandan chefministron THAKSIN Shinawatra, kies opinio pri ekonomia reprosperigo de Tajlando profunde impresis min. THAKSIN Shinawatra komparis la socian evoluon kun trajno kaj la lokomotivo estas la grandaj urboj, kiuj rapide kuras antauen, dum la kamparo multe postighas. Tiele, se la lokomotivo perturbighus, la tuta trajno paralizighus. Tial li asignis 1.7 miliardojn da usonaj dolaroj por subteni agrikulturon. Tio estas granda sumo por Chinio kun 1.3 miliardoj da loghantoj kalkulate lau proporcio. Sen suficha disvolvigho de la kamparo, la vasta kamparanaro restas en la fundo de la socio, do sola kresko de pokapa produktovaloro signifos nenion.

R: Kio estas la plej atentata problemo de la kamparanoj lau vi?

Y: Ili atentas enkondukon de kapitalo, sed timas arbitran okupon de ilia tero. Enkonduko de kapitalo estas bona afero, sed en iuj lokoj oni arbitre okupis teron pli frue ol enkonduko de kapitalo, kaj rezulte de tio dezertighis la tero. De tio la kamparanoj ricevis neniun utilon, sed vivis pli kaj pli mizere. Krom tio la kamparanoj donas grandan atenton al takso kaj ekzameno de la projektoj, kiujn ili jam decidis fari; kaj trie, ili maltrankvilas pri sendistinga traktado, senprofita laborado kaj malshparo de richajhoj.

La kamparanoj plej deziras plibonighon de la vivo kaj realighon de industria entreprenado de la produktado. Ili deziras ankau, ke la shtato helpu kamparajn entreprenojn, faciligu surmerkatighon de agrikulturaj varoj, disvolvu agrikulturajn kooperativajn establajhojn, mallevu produktokoston de la kamparaj entreprenoj kaj pere de fondo de fakaj asocioj de agrikulturaj produktajhoj levu la nivelon de normigo de la agrikulturaj varoj kaj sian kapablon rezisti kontrau merkata risko.

La kamparanoj esperas kiel eble plej rapide transigi la superfluajn kamparajn laborulojn, malfermi novajn kanalojn por pliigi sian enspezon. Tio dependas de industriigo kaj urbanizo de la kamparo kaj grandnombra transigo de la superfluaj kamparaj laboruloj, dank' al kio la agrikulturaj richfontoj povas esti utiligataj koncentre kaj entreprenataj certaskale.

Ili deziras, ke la registaro pliigu investon al la fundamenta konstruado de la kamparo, plibonigu iliajn produktajn kondichojn kaj vivon.

Ili deziras ankau akcenti trejnadon de kamparanoj, por ke ili levu sian kapablon en levo de enspezo kaj konformu al modernigo.

R: La prezaro de agrikulturaj produktajhoj strikte rilatas ne nur al la interesoj de la kamparanoj, sed ankau al la grena sekureco de la shtato. Kiel vi opinias pri tio?

Y: Tio ja estas bona problemo. Mi pensas, ke ghuste pro tio la chefministro donis grandan atenton al pritraktado de la interesoj de la kamparanoj kaj grena sekureco de la shtato. Por la granda lando, kia Chinio, la grena problemo estas vere strategia. Lau mi oni devas prizorgi jenajn du punktojn:

A. Protekti fundamentajn kampojn. En la lastaj jaroj en iuj lokoj oni preteratentis protekton de la fundamentaj kampoj. Tie reduktighis areo de la fundamentaj kampoj kaj oni kontrauleghe okupis kampojn kaj mallevighis la agra kvalito, kio serioze malutilas al la grena produktado kaj agrikultura disvolvigho. Enketo fare de la Ministerio de Tero kaj Richfontoj montras, ke en 2003 en la tuta lando la konstruado okupis 229 mil hektarojn da agroj, je 17% pli multe ol en 2002. Chefministro Wen diris en sia raporto: "Ni devas protekti kaj levi la sintezan produktopovon de greno, rigore protekti la agraron, lauleghe intensigi administradon de la agraro kaj kategorie malpermesi senbridan okupon de agroj kaj malhelpi kaprican shanghon de la funkcio de la fundamentaj kampoj." Oni informis, ke la registaro traktis 168000 kazojn de kontraulegha shangho de la kampa uzado. En 2004 la shtato pli firme batalos kontrau kontraulegha okupo de agroj.

B. Protekti la aktivecon de la kamparanoj en gren-kulturado. Ghenerale dirite, la grena problemo de Chinio devas esti solvita de Chinio mem kaj oni ne devas dependi de alies helpo. Respondeculo de la Ministerio de Agrikulturo informis, ke en 2004 Chinio faros chion eblan por rikolti 455 miliardojn da kilogramoj da greno. Kvankam de oktobro, 2003, ondighis la prezoj de greno kaj aliaj agrikulturaj varoj, tamen ne shanghighis la situacio, ke la gren-livero estas pli granda ol gren-bezono kaj en la proksima estonteco ne mankos greno en la landa skalo. Sed tio ne signifas, ke ni povas preteratenti levon de la sinteza produkta kapablo de greno. La "Proponoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio kaj la Shtata Konsilantaro de Chinio pri Multigo de Enspezo de la Kamparanoj", t.e. la unua dokumento de 2004 de la kompartio ja celas stimuli la aktivecon de la chefaj grenaj produktejoj kaj gren-kulturistoj kaj kunligi la grenan liveron kun pliigo de enspezo de la kamparanoj. Pliigo de enspezo de la gren-kulturistoj estas kerna problemo de pliigo de enspezo de la tuta kamparanaro kaj stimulo de la aktiveco de gren-produktado estas fundamento de la grena pliproduktado. Protektado kaj levo de la gren-produkta kapablo de la cehfaj grenaj produktejoj strikte rilatas kun stabileco de la grena produktado de la tuta lando.

Baldau venos la printempa kulturado. Pro levigho de la grena prezo en la pasintaj monatoj, levighis ankau la profito de grena produktado kaj dank' al praktikado de la politiko de la centra registaro rimarkinde levighis la aktiveco de la kamparanoj de diversaj lokoj. Dank' al tio daura reduktigho de la gren-kulturaj areoj haltos kaj estas esperebla richa rikolto en somero de 2004.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho

 


Specialaj temoj pri Chinio