En
la gazetara kaj eldona rondo de ChPPIK estas 88-jara usondevena
membro s-ro Sidney Shapiro. Liaj okuloj malantau la brunetaj
okulvitroj ne montras malklarecon pro la agho, sed brilon
de sagho. Li laboris kiel fremdlanda lingvopoluristo en la
redakcioj de la gazetoj "China Literaturo" kaj "Chinio".
Kiam oni diris, ke lia china nomo estas bela, li montris ghojan
ridon.
Traduki
"Che Akvorando" en la anglan lingvon
En 1953 s-ro Shapiro venis al la
redakcio de la anglalingva gazeto "China Literaturo"
kiel tradukisto. Li tradukis serion da chinaj majstraj literaturajhoj
inkluzive de "Che Akvorando", "Arbara Maro
en Negha Prerio" kaj "Defendi Yan'an" kaj famajn
verkojn de Mao Dun, Zhao Shuli k.a. Li diris, ke multaj literaturajhoj
de Chinio spegulas la vivon kaj kulturon de la responda historia
periodo, kaj li tre shatas legi ilin.
En 1983 li farighis membro de la
Tutlanda Komitato de ChPPIK. Li prizorgas kaj amas gazetaran
kaj eldonan aferon. "En chiu sesio de ChPPIK partoprenas
komitatanoj sin okupantaj pri eldonado de gazetoj, jhurnaloj
kaj libroj. Ili estas spertaj kaj mi shatas intershanghi kun
ili opiniojn."
Usona
soldato studanta la chinan kulturon
S-ro Shapiro naskighis en 1915 kaj
travivis la Unuan Mondmiliton en sia knabeco kaj la Duan Mondmiliton
en la juneco. Liaj grizaj brovoj markis liajn richajn travivajhojn.
"Dum la Dua Mondmilito mi estis usona kontrauaviadila
artileriano. Pro bezono la usona instanco sendis min studi
la chinan lingvon kaj la historion kaj kulturon de Chinio.
Mi pli kaj pli interesighis pri tio. Che la demobilizigho
mi ricevis monon kaj per la sumo mi daurigis studon de la
china lingvo kaj la historio kaj kulturo de Chinio unue en
la Universitato de Kolumbio kaj poste en tiu de Yale".
Modeste
vivi same kiel ordinaraj chinoj
S-ro Shapiro spertis la Chinan Popolan
Liberigan Militon kaj la kulturan revolucion kaj vidis la
drastan shanghighon de Chinio en la pasinta duonjarcento.
Li diris: "En la kvindekaj jaroj la popolo vivis malluksan
vivon. En 1963 mi petis chinan civitanecon kaj loghis kune
kun miaj chinaj edzino kaj filino en malalta unuetagha domo,
tipa domo de norda Chinio. En vintro ni havis nur rafanojn
kaj chinajn brasikojn. Sed mi ne sentis tion dolora. Mia vivo
en Chinio estas tre interesa, kaj mi preskau forgesis mian
usonan devenon."
Postskribo:
Pro la granda agho liaj manoj tremetadis, sed
lia memoro estis mirinde bona por multaj ciferoj, grandaj
eventoj en la china historio kaj la datoj gravaj en lia kariero.
Menciante tiujn ciferojn, li havis nenian balbuton. Shajne
tio ne estas simpla gravurigho por la memoro, sed kutimo kaj
korinklino formita dum longa tempo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|