Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

Chinio praktikos normalan administradon al importitaj transgenitaj kreskajhoj
Temo proponita de legantoj

En "Okcidento" okazigas seriozan polemikon, chefe kun Usono... Tio koncernas la uzon de grenoj ellaboritaj per la tiel nomata "transgen-sistemo"... Chu en Chinio, sciencistoj pri agrokulturo studas la aferon?

POL DENIS (Francio)

En la 26-a de februaro respondeculo de koncerna departemento de la Agrikultura Ministerio de Chinio anoncis, ke en la 21-a de aprilo la Agrikultura Ministerio de Chinio komencos praktiki normalan administradon al importado de transgenitaj kreskajhoj kaj ghis nun jam donis sekurec-ateston al 5 transgenitaj agrikulturaj kreskajhoj. Tiam senvalidighos la antauaj sekurec-atestoj. Samtempe kun tio komercistoj povos peti novan ateston por importo kaj fari koncernan proceduron.

De 2002 ghis nun la Agrikultura Ministerio de Chinio ricevis 18 peticiojn de 5 esploraj institucioj de kompanioj inkluzive de Dupont kaj Monsant por sekurec-atesto de transgenitaj kreskajhoj, kaj la celo de la peticioj estis prilabora materialo kaj koncernis Usonon, Kanadon k.a. La chefa importita transgenita kreskajho de Chinio estas sojfabo, kaj materialo de granda parto de mangh-oleo sur la china merkato estas transgenita sojfabo. En la lastaj jaroj transgenitaj produktajhoj vekis vastan disputon internacie, kaj oni maltrankvilighis chefe pro tio, chu transgenitaj produktajhoj kauzos genan poluon, detruos la trajtojn de kreskajhoj kaj malutilos al la sano de la homaro pro regrupigho de la genoj.

Por la media kaj nutra sekureco la Agrikultura Ministerio de Chinio faris dujaran ekzamenon de 7 specoj da kreskajhoj liveritaj de Dupont, Monsant kaj aliaj kompanioj de Usono. Ekzameno kadre de la nunaj kondichoj de scienca esplorado unuapashe pruvis la sekurecon de transgenitaj nutrajhoj. 5 el la ekzamenitaj akiris sekurec-ateston. Atesto por transgenitaj sojfabo kaj maizo validos 3 jarojn, kaj tiu por kotono 5 jarojn. .

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho

 


Specialaj temoj pri Chinio