Respondeculo de la china kosmonautiko
diris, ke en la pasinteco Chinio lanchis 5 kosmoshipojn Shenzhou,
proksimume po unu en chiu jaro, kaj lanchos kosmoshipon Shenzhou-6
en la venontaj 1-2 jaroj.
En la 16-a de oktobro de 2003 chinoj
sukcesis en la lancho de la unua homoporta kosmoshipo. Tio
estas memorinda dato. La kosmoshipo Shenzhou-5 chirkauiris
la teron 14 fojojn, kontentige plenumis diversajn sciencajn
eksperimentojn kaj sekure surterighis en la mezo de la Autonoma
Regiono de Interna Mongolio je la 6-a horo kaj 23 minutoj
de la 16-a de oktobro. La kosmonauto estis sana.
Dum la rondirado de la kosmoshipo
la tera regadejo chiam tenis striktan interkomunikadon kun
la kosmonauto, telemezuris liajn korbatadon, korpan temperaturon
kaj sangopremon, kaj televidis liajn movadojn, mienon kaj
humoran shanghighon. Krome koncernaj laborantoj en la tera
regadejo kaj gvidantoj multfoje interparolis kun la kosmonauto.
La kosmonauto multe fotis la terglobon per dighita fotilo
kaj faris gravajn direktivajn aldonojn sub la instrukcio de
la tera komandejo.
Oni raportis, ke Chinio ankorau ne
faris planon pri esplorado kaj lancho de kosma aviadilo. Pri
Shenzhou-6 oni ne menciis planon de eksterkajuta irado.
>>>
Chefpagho
|