Mi tre alte taksas la pashojn
de la China registaro por faciligi vivon de chinaj kamparanoj.
Tamen mi ne rimarkis en la artikoloj pri greno la vorton "scienco"
kaj konsilus al vi uzi, ekzemple, azerbajghanan rezulton de
scienca laboro -- kreskigi novan grenherbon "multkapan", plimulte
rikoltan -- china sciencaro kontaktu kun azera sciencaro pri
detaloj.
SHAIG
SHAIG (Azerbajghano)
Antau
nelonge oni legas en la artikolo "Al la mondo kun abundo
da manghajhoj kaj vestajhoj" jenajn vortojn: "Yuan
Longping gajnis por Chinio valoran tempon. La de li pliproduktita
greno signifas mallevi kreskon de la loghantaro. Liaj sukcesoj
en agronomio venkis minacon de malsato. Nun li gvidas nin
al la mondo kun abundo da manghajhoj kaj vestajhoj."
Yuan Longping diris en reklamo,
ke chu championo, chu boksregho, ili senfortighas, se ili
ne manghas en unu tago. Liaj vortoj montras simplan veron:
Manghado estas la unua bezono de la homaro. En suda Chinio
cirkulas popoldiro: Nia vivo dependas de du ping, unue
de Deng Xiaoping kaj due de Yuan Longping, Char
Deng Xiaoping apogis la laukontraktan produktan respondecan
sistemon kaj Yuan Longping kreis la hibridan rizon. Iuj riz-kulturistoj
ech prenisYuan kiel dion. Du trionoj da chinoj prenas rizon
kiel sian chefan manghajhon kaj 60% de nia rizo estas produktitaj
per hibridaj semoj inventitaj de Yuan kaj liaj helpantoj.
Oni faris statistikon: En 1976-2000
Chinio kulturis hibridan rizon de diversaj rasoj sur 250 milionoj
da hektaroj, kiuj pliproduktis 360 miliardojn da kilogramoj
da rizo. Se oni bezonas chiujare averaghe 450 kg. da greno,
do la pliproduktita rizo povas kontentigi la bezonon de 5
milionoj da homoj chiujare.
Che la fino de 2000 Yuan Longping
kaj liaj kolegoj akiris grandan sukceson en la unuaperioda
esplorado. En la komenco de la 21-a jarcento, se Chinio anstatauigos
chiujn rizsemojn per la nun uzataj hibridaj, do la pliproduktita
rizo povos vivteni 60-80 milionojn da homoj.
Printempe
de 1966 surbaze de siaj esplorado kaj sukcesoj de la natura
bonrasa rizo Yuan publikigis la disertajhon "Pri la maskla
sterileco de rizo". Tiu klasika disertajho en la historio
de hibridigo de rizo eksplikis la teorion pri artefarita hibridigo
pere de la maskla sterileco.
En 1970 che cisterno de Hainan-insulo
helpanto de Yuan Longping trovis sterilan masklan rizplanton
kaj tio farighis shlosilo por sukcesigi la hibridigon de rizo.
En 1973 Yuan sukcese hibridigis
rizon Nanyou-2 kaj post ghia popularigo sur kampoj la hektara
produktokvanto de rizo en 1976 estis je 20% pli multa ol la
ordinara rizo. Pro tio en 1981 li ricevis la unuan shtatan
premion de speciala invento de Chinio.
Internacie oni opiniis, ke anstatauigi
la alttigan rizon per la malalta estas verda revolucio. La
sukceso de la riz-hibridigo estas la dua verda revolucio.
La esploro pri riz-hibridigo havas
grandan aktualan signifon. Nun Chinio havas 1.26 miliardojn
da loghantoj, kies pokapa agro estas malpli ol 0.1 hektaro.
Oni antauvidas, ke en la 30-aj jaroj de la 21-a jarcento Chinio
havos 1.6 miliardojn da loghantoj kaj tiam la pokapa agro
reduktighos plue. De kie oni havigos al si tiel multe da greno?
Tio estas grava problemo atentata de la tuta mondo. Iu usona
ekonomikisto diris, ke en la estonteco Chinio ne povos produkti
sufiche da greno por siaj popolanoj kaj ghi devos multe importi
ghin, kio kauzos mondskalan mankon de greno kaj levos la grenan
prezon. Tiu vidpunkto iam vekis grandan timon de la mondo.
Yuan diris, ke tiu vidpunkto ne
estas senbaza, tamen unuflankeca, char ghi malatentis la sciencan
progreson. Li kredas, ke dank' al la senlaca penado de chinaj
sciencistoj Chinio povos mem solvi la problemon pri manghajhoj.
En 1996 kiel respondeca fakulo,
Yuan Longping kune kun multaj sciencaj establoj de Chinio
komencis esploron pri supera hibrida rizo. Post kelk-jara
penado kaj dujara eksperimento li finfine atingis la unuan
celon difinitan de la Agrikultura Ministerio de Chinio, t.e.
la hektara riz-produktokvanto superis 10.5 tunojn, pli multe
ol la maksimuma produktokvanto taksita de japanaj sciencistoj,
kaj plie la rizo estas bonkvalita kaj sur la eksperimenta
parcelo prizorgita de Yuan mem la hektara riz-produktokvanto
superis 16.5 tunojn. Oni manghis la rizon kaj opiniis, ke
ghia kvalito estas pli bona ol tiu de la tajlanda. Lia sekvanta
celo estas ke ankau la averagha hektara riz-produktokvanto
sur vastaj kampoj superos 12 tunojn. Pri tio Yuan estas fidoplena.
Li deziras atingi tiun celon en 2003.
Alilanda fakulo opinias, ke la sukcesoj
de Yuan Longping, ebligos solvi la mondan problemon pri manghajhoj.
Nun la 72-jara Yuan Longping estas
sciencisto alte estimata de la tuta china popolo.
En 1999 iu granda novajho faris
sensacion en la tuta lando: La marko kun la nomo de Yuan Longping
kostas 100.89 miliardojn da juanoj en Changsha. En la sekvanta
jaro enborsighis la Agrikultura Altteknologia Akcia Limigita
Kompanio de Yuan Longping en Shenzhen kaj Yuan farighis ghia
kvara granda akciulo pro sia tekniko, valora je 2.5 milionoj
da akcioj. Pro tio la altteknologio de Yuan Longping farighis
la unua akcio nomita per sciencisto.
Yuan Longping mem firme oponas nomi
akcian kompanion per lia nomo, sed oni persvadis lin, ke per
lia nomo oni facile kolektos kapitalon kaj popularigos la
rizon tra la tuta mondo kaj plie post lia emeritigho la esplorado
ne haltos pro manko de la kapitalo, ghuste pro tio li fine
konsentis.
La naskigho de altteknologio de
Yuan Longping montris la valoron de la scioj kaj progreson
de la epoko. Oni demandis: "Chu tio estas bona au malbona?"
Yuan respondis: "Tion pruvos la praktiko!"
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|