Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

La sistemo de popola kongreso
Temo proponita de legantoj

Eble estus bone havi specialan paghon, en kiu oni proponas al eksterlandanoj fundamentajn instruojn pri TPK kaj ChPPIK, ekz., sistemo de la popola kongreso.

DĄ¤ MEUSEL (Germanio)

La sistemo de popola kongreso estas baza politika sistemo de la China Popola Respubliko. La Konstitucio de la China Popola Respubliko difinas, ke chiuj potencoj de la China Popola Respubliko apartenas al la popolo. La organo de la popolo por praktiki la shtatan potencon estas la Tutlanda Popola Kongreso kaj la lokaj popolaj kongresoj de diversaj niveloj. La Tutlanda Popola Kongreso kaj la lokaj popolaj kongresoj de diversaj niveloj elektas shtatajn organojn por administrado, jughado kaj prokurorado. La Tutlanda Popola Kongreso estas la plej alta organo de potenco de la shtato. Ghi konsistas el reprezentantoj elektitaj de diversaj provincoj, autonomaj regionoj, municipoj kaj la China Popola Liberiga Armeo. Chiuj naciminoritatoj havas reprezentantojn proporcie. La devoj kaj rajtoj de la Tutlanda Popola Kongreso estas revizii konstitucion kaj superrigardi ghian praktikighon; ellabori kaj amendi fundamentajn leghojn de la shtato; elekti, nomumi kaj eksigi la konsistigajn personojn de la shtataj institucioj; decidi gravajn aferojn de la shtato; auskulti kaj ekzameni la laborraportojn de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, la Shtata Konsilantaro, la Plej Alta Popola Jughejo kaj la Plej Alta Popola Prokurorejo.

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho


Specialaj temoj pri Chinio