Informoj
|
Fokusaj temoj
|
Intervjouj
|
Reago de legantoj
|
Tra la lenso
|
|
Sesioj en 2001
|
Sesioj
en 2002 |
Sesioj en 2003
|
|
Apendico:
En Pekino nur jenaj geedzoj rajtas havi duafojan
naskon:
- Ili havas nur unu infanon, kiu tamen estas
handikapulo sen heredaj faktoroj lau diagnozo de medicina establajho
kaj ne povas esti normala laborulo.
- La edzo kaj edzino ambau estas solinfanoj kaj
ili havas nur unu infanon.
- 5 jarojn post la geedzigho la edzino ne gravedighis,
kaj medicina establajho post diagnozo konstatis, ke shi estas
nenaskipova, sekve la geedzoj lau legho adoptis infanon, sed poste
shi gravedighis.
- La regeedzighinta paro havas nur unu duonfilon
au duonfilinon.
- La nacimalplimultaj oficistoj, kiuj devenis
de landlima regiono, estis permesataj de la loka naskolimiga instanco
de la gubernia au pli alta nivelo je la duafoja nasko kaj la edzino
jam gravedighis antau ilia transpostenigho.
- El la du au pli ol du kamparanaj fratoj nur
unu frato kaj lia edzino estas naskipovaj kaj jam naskis unu infanon,
dum la aliaj fratoj ne adoptis infanon.
- Juna kamparano fiksloghighis en la bogepatra
domo, kie mankas filo sed estas pluraj filinoj, kaj li devas vivteni
la bogepatrojn, tiaokaze nur unu el iliaj filinoj rajtas fari
la duafojan naskon.
- En la malproksima antauurbo edzo au edzino
estis armeano je duagrada kripleco (B au pli) au unu el ili kriplighis
kaj perdis laborkapablon.
- En profunda montaro kamparana geedza paro havas
nur unu filinon, kun malfaciloj en la vivo.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|