1. Nedubebla aparteno de suvereneco de Tibeto
Ekde la 13-a jarcento la centra registaro de Chinio
praktikas suverenecon super Tibeto kaj Tibeto neniam estis sendependa
shtato, kaj neniu lando agnoskis, ke Tibeto estas sendependa shtato.
Chinio estas lando el multaj nacioj. Tibet-nacio sur
la Tibeta Altebenajho fondis en la 7-a jarcento Tubo-dinastion kaj
tenis amikajn interrilatojn kun Tang-dinastio dum pli ol 200 jaroj.
Meze de la 9-a jarcento disfalis Tubo-dinastio. En pli ol 300 jaroj
post tio Tibeto trovighis en separatisma stato, kaj ankau en aliaj
regionoj de Chinio aperis landinterna reghimo regata de malsamaj
nacioj kaj separatismaj lokaj reghimoj.
En la 13-a jarcento pli kaj pli potencighis mongol-nacio
en la nordo de Chinio kaj fondis en 1206 Mongolan Hhanejon. En la
40-aj jaroj de la 13-a jarcento la malgrandaj reghimoj de Tibeto
submetighis al la Mongola Hhanejo. Post fondigho de Yuan-dinastio
Tibeto farighis unu el la distriktoj regataj de la centra reghimo
de Yuan-dinastio. Imperiestro de Yuan-dinastio establis specialan
administrejon por rekte administri la militajn kaj registarajn aferojn
de Tibeto. En Tibeto oni establis multajn filiojn de la administrejo.
En Ming- kaj Qing-dinastioj la regantaro daure havis
suverenecon super Tibeto. Kiam fondighis Ming-dinastio, Tibeto memvole
submetighis al la centra registaro. Dum Ming-dinastio la regantoj
plejparte imitis la regantojn de Yuan-dinastio en la regado super
Tibeto. Kiam fondighis Qing-dinastio, la Kvina Dalai-lamao tuj sendis
delegiton al la chefurbo Shengjing (la nuna Shenyang de Liaoning-provinco)
por peti audiencon de la imperiestro kaj starigis rilatojn kun la
kortego. Post kiam Qing-dinastio unuigis Chinion, la kortego plifortigis
la administradon super Tibeto. En 1653 kaj 1713 la imperiestro de
Qing-dinastio nomumis la Kvinan Dalai-lamaon kaj la Kvinan Banchen-Erdini,
kaj de tiam sistemigis la nomumadon de la titoloj Dalai kaj Banchen
kaj oficialigis iliajn politikan kaj religian poziciojn en Tibeto.
En 1727 la kortego establis en Tibeto ministrejon por praktiki regadon
en la nomo de la centra registaro. En 1793 ghi publikigis "Kortegaj
dekretoj: reguloj por tibetaj aferoj" el 29 artikoloj rilate
politikon, ekonomion, eksterajn aferojn, religion kaj militajn aferojn.
Dum la periodo de la Respubliko de Chinio la centra
registaro regis Tibeton same kiel la antauaj dinastioj Yuan, Ming
kaj Qing. En 1912 ghi fondis Mongola-Tibetan Buroon por prizorgi
tibetajn aferojn kaj nomumis delegiton al Tibeto plenrajtigito de
Qing-dinastio en Tibeto. Post sia fondigho en Nankino, la china
registaro establis en 1929 la Mongola-Tibetan Komisionon por administri
aferojn de tibet-nacio, mongol-nacio kaj aliaj nacimalplimultoj.
En aprilo de 1940 la Oficejo de la Mogola-Tibeta Komisiono estis
establita en Tibeto kiel konstanta institucio de la centra registaro
en Tibeto.
Post fondigho de la China Popola Respubliko, lau la
historia kaj aktuala stato de Tibeto, la centra registaro decidis
alpreni pacan metodon por liberigi Tibeton. En februaro de 1951,
Dalai-lamao sendis 5-membran delegacion kun Ngapo Ngawa Ghigme kiel
plenrajtigita estro al Pekino por fari intertraktadon kun la centra
registaro. La 23-an de majo de 1951, la centra registaro kaj la
tibeta registaro venis al interkonsento en serio da problemoj rilate
pacan liberigon de Tibeto kaj subskribis "Traktaton de la Centra
Registaro kaj la Tibeta Loka Registaro pri la Metodo de Paca Liberigo
de Tibeto" el 17 artikoloj. La traktato estis varme aplaudata
kaj subtenata de diversaj nacioj en Tibeto. En la 24-a de oktobro
tiujare Dalai-lamao telegrafis al prezidanto Mao Zedong por esprimi
subtenon kaj observon al la traktato. En 1954 Dalai-lamao estis
elektita kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Unua
Tutlanda Popola Kongreso, kaj Banchen Erdini kiel membro de la komitato.
En aprilo de 1956 Dalai-lamao estis nomumita prezidanto de la Prepara
Komitato por Tibeta Autonoma Regiono. En marto de 1959 la ribelo
en Tibeto estis subpremita kaj komencighis la demokratia reformado.
En septembro de 1965 fondighis la Tibeta Autonoma Regiono.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|