Informoj
|
Fokusaj temoj
|
Intervjouj
|
Reago de legantoj
|
Tra la lenso
|
|
Sesioj en 2001
|
Sesioj
en 2002 |
Sesioj en 2003
|
|
2. Senchese disvolvighas la socio, ekonomio kaj la
afero de homaj rajtoj de Tibeto
La malnova Tibeto antau 1959 sub la regado de la 14-a
Dalai-lamao estis teokratia, feuda servuta socio pli malhela ol
la mezepoka Europo. La tri grandaj mastroj, nome mandarenoj, aristokratoj
kaj superaj lamaoj de la temploj, posedis chiujn kampojn, pashtejojn,
arbarojn, montojn kaj riverojn, kaj rajtis decidi vivon au morton
de la popolanoj, kaj la servutuloj kaj sklavoj havis nenian personan
liberecon kaj politikan pozicion. En 1959 Tibeto praktikis demokratian
reformadon kaj abolis la feudan servutan sistemon, kaj la miliono
da servutuloj kaj sklavoj farighis mastroj de Tibeto kaj Tibeto
eniris en socialisman socion. Fondigho de la Tibeta Autonoma Regiono
kaj praktikado de nacia autonomeco en Tibeto en 1965 garantiis la
politikan rajton de la tibeta popolo egalrajte partopreni en shtataj
aferoj, kaj Tibeto eniris en novan disvolvan etapon.
En la 30 jaroj post la fondigho de la autonoma regiono,
la popolo de la regiono ghuas chiujn civitanajn rajtojn kaj politikan
rajton same kiel la popolanoj de la aliaj lokoj de la lando, kaj
ghuas ankau lauleghe chiujn specialajn rajtojn praktiki regionan
autonomecon de nacimalplimultoj. Rapide grandighas la vicaro de
la kadroj devenintaj de tibet-nacio, ke en 1998 la kadroj devenintaj
de tibet-nacio kaj aliaj nacimalplimultoj konsistigis 74.9% de tiuj
de la regiono. La virinoj ghuas samajn rajtojn kiel la viroj, kaj
kadrinoj konsistigas 32.8% de la tuta vicaro de la kadroj de la
regiono. La libereco de la tibeta popolo en religia kredo estas
respektata kaj protektata.
En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento la centra registaro
disponigis pli ol 300 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas al
1 usona dolaro) kaj grandan kvanton da oro, arghento kaj aliaj materialoj
por ripari Potala-palacon, Dazhao-templon kaj aliajn templojn. En
Tibeto trovighas pli ol 1700 lokoj por religia aktivado, kio garantias
la liberan religian aktivadon de la vasta amaso da kredantoj de
Tibeto.
La centra registaro de Chinio chiam atentas, protektas
kaj disvolvas la elitan tradician kulturon de Tibeto kaj alprenis
serion da rimedoj por protekti kaj progresigi la tradician kulturon
de Tibeto. Krome oni faris ampleksan kaj sisteman kolektadon, reordigon,
esploron kaj eldonadon de la tibeta kultura heredajho kaj folkloro.
Oni klare difinis la dulingvan edukadon (la han-a kaj tibeta) por
efike garantii la liberecon de la tibet-nacianoj en uzado kaj disvolvo
de la nacia lingvo.
La centra registaro respektas la morojn kaj kutimojn
de la tibet-nacianoj kaj alprenis nekutiman politikon rilate naskolimigon.
Naskolimigo estas observata nur de tibet-naciaj kadroj, sed ne de
la kamparanoj kaj pashtistoj konsistigantaj 88% de la loghantaro
de la regiono, kaj oni propagandas al ili nur sciencan naskon kaj
eugenikon. En la apudlimaj lokoj tre maldense loghataj oni neniam
propagandis naskolimigon. La naskokvanto kaj natura kresko de la
loghantaro de Tibeto chiam estas la plej altaj en la tuta lando.
De 1959 ghis 1998 la loghantaro de Tibeto kreskis je 1.2336 milionoj
da homoj, nome preskau duoblighis. En tiu periodo la loghantaro
de Tibero kreskis plej rapide kaj tibet-nacianoj chiam konsistigas
plejparton de la loghantaro de Tibeto.
Por akceli rapidan kaj ampleksan disvolvighon de Tibeto,
la centra registaro ellaboris kaj alprenis serion da specifaj politikoj
kaj privilegiaj rimedoj kiel ekzemple "tutlanda subteno al
Tibeto", donis grandan financan helpon, investon por fundamenta
konstruado kaj specialan subvencion kaj nuligis imposton. De la
50-aj jaroj ghis 1997, la centra registaro investis al Tibeto pli
ol 40 miliardojn da juanoj kaj helpis ghin per granda kvanto da
materialoj. Samtempe kun tio multaj kadroj kaj teknikistoj el 15
provincoj venis en Tibeton, kio forte movis la disvolvighon de ghia
socia ekonomio. En 1998 la totala produktovaloro de la nacia ekonomio
de Tibeto atingis 9.118 miliardojn da juanoj, 47-oble pli multe
ol en 1959. En la lastaj jaroj senchese disvolvighis la ekonomio,
kulturo kaj edukado, heredighis la eminenta tradicia kulturo, kaj
duonighis la terura analfabeteco antau 1959, kiam la analfabetoj
konsistigis 97% de la tuta loghantaro. Evidente plibonighis la higieno
kaj medicino. Evidente altighas la nivelo de la popola vivo de Tibeto.
La problemo de minimumaj vivkondichoj de la kamparanoj kaj pashtistoj
estis solvita.
Nun la situacio de Tibeto estas kvieta, laekonomio disvolvighanta,
la socio progresanta, la popolo el multaj nacimalplimultoj solidara
kaj la vivo paca.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|