Informoj
|
Fokusaj temoj
|
Intervjouj
|
Reago de legantoj
|
Tra la lenso
|
|
Sesioj en 2001
|
Sesioj
en 2002 |
Sesioj en 2003
|
|
3. Politiko de la centra registaro rilate al Dalai-lamao
La problemo de Dalai ne estas problemo religia, sed
politika. La kliko de Dalai estas splitisma politika kliko kun organizo
kaj programo. La 14-a Dalai-lamao estas ne nur religiulo sed ankau
politika fughinto, kiu splitas la patrolandon.
La principa starpunkto de la centra registro en la problemo
de interkontaktado kaj intertraktado kun Dalai estas definitiva
kaj klara. Nome: Dalai nepre devas vere forlasi la ideon sendependigi
Tibeton, chesigi splitadon de la patrolando, publike agnoski, ke
Tibeto estas neapartigebla parto de la patrolando, ke Taiwan estas
unu el la provincoj de Chinio kaj ke la registaro de la China Popola
Respubliko estas la unika legha registaro reprezentanta Chinion.
La pordo de intertraktado estas chiam malfermita. Sed lau la interkontakto
kun la 14-a Dalai en la lastaj 20 jaroj, la centra registaro klare
vidis, ke kvankam Dalai senchese shanghis siajn taktikon kaj manieron,
tamen lia obstinado en la starpunkto de "tibeta sendependigho"
restas senshangha, la esenco de splitado de la patrolando restas
senshangha. La kliko de Dalai neniam forlasis la splitan aktivadon
en- kaj eksterlande. Tial la 14-a Dalai-lamao ne havas la intencon
kontakti kaj intertraktighi kun la centra registaro.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|