Multaj homoj en Nepalo ne shatas,
ke oni perforte sendas okcidentajn vivstilojn en Tibeton,
kaj opinias, ke oni devas gardi chion kion Tibeto havas, chu
ne?
RĄ¤ MANANDHAR (Nepalo)
Post vizito al Tibeto, s-ro Lamur, chefredaktoro
de la hinda gazeto "Fronto", publikigis longan artikolon
por detale prezenti la veran Tibeton, kiun li propraokule
vidis.
Li diris en sia artikolo, ke same kiel en multaj
aliaj lokoj de la mondo, oni povas konfirmi tie per fakto
la audon kun antaujugho.
"Novaj kaj renovigitaj lernejoj, deviga edukado;
abundo da konsumajhoj kaj chenoj da butikoj; helbluaj oficejoj
de moderna stilo, novaj domoj de popolanoj; hospitaloj kaj
konvaleskejoj de moderna au tibet-nacia medicino; daura ekonomia
kreskado je 10 pocentoj; valora tibet-lingva arkivo, registro
de monhelpo de la centra registaro, reordigo, kompilado kaj
eldona sistemo, grandega kolekto da tibet-lingvaj klasikajhoj
inkluzive de budhismaj sutroj; ampleksa riparado kaj renovigo
de kulturaj heredajhoj sub rigora protektado..." Jen
kion Lamur propraokule vidis en Tibeto.
Vidante piajn religiulojn en Tibeto, Lamur opiniis,
ke ankau ili, same kiel popoloj enchiuj aliaj lokoj, multe
atentas manghadon, vestadon, loghadon, trafikon, edukadon,
sanprotektadon kaj enoficigon, atentas kiel eble plej rapide
plibonigi la vivon.
Estante hindo, li havis nenian simpation al la
plano de splitismo, venghismo kaj retrorigardo de Dalai-lamao.
Ties politika plano dependanta de eksterlanda forto estas:
apartigi Tibeton disde Chinio, efektivigi "Grandan Tibeton"
post purigo de la nacio kaj restauri arkaikan teokration kun
enmiksita milda kaj afekta "demokratia" enhavo.
Chiu el la tri punktoj impresas per neefektivigebleco.
La artikolo montras, ke en la pasintaj 40 jaroj
post la Demokratia Reformado, la minimumaj bezonoj en la vivo
de tibetanoj estis kontentigitaj, la socio havis grandan progreson
kaj la stato de homaj rajtoj estis plene bonigita, malmultighis
la nombro de malrichuloj; oni metis la fundamenton por la
rapide kreskantaj industrio, baza industrio kaj terciara industrio;
prospere disvolvighas la fundamenta instalajho kun vojo, shoseo,
fuelo kaj telekomunikado kiel la chefa parto; plejparto de
la tibetanoj ghuas senpagan kuracon; la Planiza kaj Disvolva
Komisiono de Tibeto estas ellaboranta detalan planon por la
strategio de disvolvo de la okcidento de Chinio.
Lamur vizitis la lamaismajn templojn Changzhu,
Yongbulakang, Sangye kaj Dazhao kaj multajn lamaismajn sanktejojn
kaj historiajn restajhojn. En sia artikolo li skribis, ke
chie en Tibeto viglas la forto de religio. Chie oni povas
vidi flirtantajn liturgiajn flagojn, pilgrimantojn vicatendantajn,
ramp-irantajn kaj preghradon turnantajn, brulantajn au purigatajn
buterlampojn, tapishojn, historiajn restajhojn kaj skulptitajn
figurojn en diversaj pozoj kaj spiritaj statoj prezentantajn
budhojn, grupojn kaj grupojn da piaj gereligiuloj.
Li diris en la artikolo, ke chio pruvas, ke en
Tibeto ne ekzistas limigo kaj subpremo al religio.
Li diris en la artikolo ankau, ke la china registaro
ne toleras ajnan intrigon de splitismo. Tio ne estas sekreto
por la eksterlando, chu por la najbara Hindio, chu por la
usona registaro kaj ghia reganta partio. Se Dalai-lamao ne
estus ekstrema splitisto, nek venghisto, sendube li povus
trovi oficon kadre de la regiona autonomeco de la tibeta nacio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|