Informoj
Fokusaj temoj
Intervjouj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

Junuloj pri vivmaniero de Chinio kaj Okcidento
Temo proponita de legantoj

de WA NA

Interesa temo estas kiamaniere en Chinio la popolo konservas siajn tradiciojn (kutimoj, vivmaniero) en la tempo de amerika ekspansio (kun siaj produktoj, reklamoj, vivmaniero, teknologio). Chu nun vi ne havas usonajn (gejunulajn) chinojn, kiuj ofte pli respektas auton, komputilon kaj kokakolon ol biciklon, libron kaj teon... Kion faras la shtato por konservado de origina china vivo kaj filozofio de la vivo (respekto al malnovaj tradicioj, maljunuloj, gepatroj, kulturo).

VIKTOR GALESKI (Makedonio)

La chinoj spertas profundan shanghighon post ekpraktikado de la politiko de reformado kaj pordomalfermo antau 20 jaroj. Oni ne devas simple rigardi tiun shanghighon entrudigho de la okcidenta kulturo en la chinan tradician kulturon. Sed evidenta estas la influo de la okcidenta kulturo sur la diversaj flankoj de la vivo de la chinoj, inkluzive de pensmaniero, vivmaniero, valorkoncepto, estetiko ktp.

Kiel la juna generacio de Chinio rigardas la chinan kaj okcidentan kulturon? Pere de jenaj intervjuoj ni konu la koncepton de la juna generacio de Chinio pri la china kaj okcidenta kulturo.

Nemezurebla miksigho de la china kaj okcidenta kulturo

Xu Zhenglin, 42-jara literatura doktoro kaj instruisto en supera lernejo en Shanhajo

Por nia generacio la influo de la tradicia kulturo estas multe pli forta ol tiu de la okcidenta, kvankam multaj el ni legis famajn literaturajhojn de la Okcidento. Mi ekzemplu: Okcidentanoj esprimas sin kompare rekte, sed la chinoj eufemisme kaj humile, kaj ne shatas rektan kaj akran, ne kutimas al brakumo, kiso, shultrolevo k.s.

En la vivkutimo mi persistas en la china maniero, sed mi ofte uzas vortojn el fremda lingvo, ekzemple "bye" kaj "internet". "Dio" por mi signifas tiun adoratan de kristanoj, sed ne kiel interjekcio por okcidentaj junuloj. Mi studas la chinan modernan literaturon, sed mi tre shatas okcidentajn klasikajhojn. La china kulturo kaj la okcidenta kulturo same influas min. Sed la pli junaj shajne pli sin klinas al la okcidenta kulturo. Trafika administrado, justico, modo de junuloj k.a. estas profunde influataj de la Okcidento.

Mi estas "antikvajho"

Dacheng, 36-jara fotografisto en Pekino, monata enspezo: pli ol 10 mil juanoj

Mi estas stranga, ke mi min okupas pri ekzota laboro, sed mia vivmaniero tre tradicia, kaj miaj amikoj prenas min antikvajho. Mi ne shatas anglan nomon, nek miksadon de fremdlingvaj vortoj en mian paroladon. Mi shatas purajn ajhojn, au chinan au okcidentan.

Mi shatas okcidentan operon same kiel pekin-operon. Arto ne havas landlimon. Mi akceptas, kion mi shatas. Sed mi ne cedas al la okcidenta vivmaniero.

Mi neniam vizitas bufedejon nek kafejon. Mi ne shatas europan gastronomion. Mi shatas teon. Ghi estas dolcheta, agrable amara kaj gustoplena. Mi neniam prenas europan pladon opiniante, ke tio estas nur transloko de kuirejo sur manghotablon kaj sengusta. Mi estas epikuristo, sed mi shatas nur chinajn kulinarajhojn. Mia matenmangho estas chinstila kaj variema. Mi ghojas, kiam amikoj sherce brakumas min, sed ceremonia brakumo estas agaca.

Mi havas 15 vestojn tute chinstilajn. Chiam kaj chie mi min vestas per tiuj vestoj.

Mi shatas brakumi aliajn kaj esti brakumata

Wu Ming, 23-jara asistantino de publikaj interrilatoj en Shanhajo, monata enspezo: 3000 juanoj

Mia angla nomo estas Jessica. Mi ne ofte iras al tetrinkejo, nek bufedejo, sed mi shatas kafejon, kie mi povas ghui komfortecon. Kaj mi tre shatas ankau teon.

Mi kutimas al brakumo, milda, sed esprimpova maniero. Mi shatas brakumi amikojn kaj esti brakumata de aliseksuloj.

De infaneco mi havas la deziron estonte okazigi mian nupton en preghejo. Mi ne havas vesperan kostumon, char mi ne ofte havas okazon por porti tian veston. Mi konsentas, ke oni devas memstare vivi post 18-jarigho, sed fakte nun mi ankorau ne vivas tute memstare. Tion kauzas eble kunloghado kun la gepatroj. Rilate infanon en la estonteco, mi supozas tre demokratian medion por ghi - ne devigi ghin alkrochighi al ni, nek devigi ghin vivi memstare. Mi shatas la sintenon de okcidentanoj, sed mi devas konfesi, ke mi ne povas vivi kiel okcidentano.

Mi ne ekskluzivas okcidentighon

Wei Ming, 24-jara esplorstudento en Kantono

Estas neeble vivi tute kiel okcidentano, char mi estas studento de fakultato de la china literaturo. Mi malofte iras al bufedejo au tetrinkejo. Mi preferas promenadon kaj videodisko-rigardadon. Mi ne shatas fremdan vinon, sed prenas tre popularan bieron kaj aliajn trinkajhojn. Mi ne shatas brighon nek maghangon. Mi prenas chinan matenmanghon kaj ne shatas europan gastronomion.

Mi shatas okcidentajn filmojn kaj kutime rigardas nur filmojn de famaj reghisoroj.

Mi ne volas havi geedzighan ceremonion en preghejo. Mi estas vojaghema kaj shparema. Mi preferas plenumi la geedzighon per turisma vojagho.

Vivi kiel okcidentano, tio dependas de enspezo, tion decidas mono. Sed mi tute ne ekskluzivas okcidentighon, ekzemple mi shatas riskon kaj amas demokration. Chu tio ne estas esprimo de okcidentigho?

Kokakolo kaj McDonald ne estas bongustajhoj

Gao Fei, 27-jara piloto en Kantono, monata enspezo: 8000 juanoj

Mi ne havas anglan nomon. Mi shatas bieron en bufedejo kaj ankau supon pure chingustan. Mi preferas fremdlandajn filmojn al la chinaj. Mi shatas acheti fremdlandajn kompaktajn diskojn eksterlande.

Pri la Okcidento mi ne havas klaran koncepton. Se oni difinas la Okcidenton lau filozofio, literaturo, arto, arkitekturo k.a., mi opinias, ke tiuj kampoj en la Okcidento estas tre bonaj, kaj mi volontas akcepti ilian influon. Se oni difinas la Okcidenton nur lau vivmaniero, mi ne aprobas. Neniom bongusta estas kokakolo, ghi gustas strange kaj enhavas kolorilon, tute malutilan al la sano. Mi multe preferas teon. Ankau sandvicho de McDonald estas ruba manghajho, varmdona, sed nutromanka.

Mi havas tre bonan fremdlandan amikinon

Yi Xing, 25-jara altranga oficistino en fremdlanda banko en Shenzhen, monata enspezo: 7000 juanoj

Mi, dungito de fremdlanda entrepreno, vokata per la angla nomo Stacy, trinkas rughan vinon kaj kafon, havas ceremonian vesperan kostumon, legas okcidentajn romanojn kaj rigardas fremdlandajn filmojn. Sed mi estas chinino, kaj certe agas en la maniero de chinoj. Printempa Festo (novjara festo lau la china luna kalendaro) chiam estas mia plej shatata grandioza festo.

Mi havas tre intiman usonan amikinon. Kunestante kun shi, mi chiam kredas, ke la usonanoj vivas tre bone ne zorgante problemon de mono. Niaj enspezoj estas preskau samaj, sed shi neniam kiel mi konsideras monplason, asekuron, investon k.a. Shi vojaghas chie, nur se shi havas monon. Shi neniom zorgas, char socia asekuro de shia lando solvas la problemon de kuraco. En la okcidentaj evoluintaj landoj la perfekta socia garantio ebligas al chiuj komforte ghui la vivon.

Fremdlandanoj kondutas kiel infanoj, nature kaj senkashe. Ili eksaltas kaj brakumas en ghojo. Foje kaj foje mi estas impulsita, sed mi ne agas kiel ili.

Kaj ceremonio en preghejo kaj abunda festeno por edzinigho

Mengmeng, 21-jara raportistino de televidstacio en Pekino, monata enspezo: 5000 juanoj

Mi shatas okcidentan vivmanieron. Mi shatas McDonald. Mi esperas, ke chiutage bukedo aperos sur mia tablo en la oficejo. Mi shatas rigardi belajn junulojn kaj junulinojn de Holivudo.

Mi opinias, ke modo alportis okcidentighon. Sed mi ne estis okcidentigita. Tion mi atribuas al la tro tradicia urbo Pekino.

Mi deziras perfektan europan ceremonion por la edzinigho kaj poste grandan festenon lau la china maniero. En la tradicia Pekino oni devas memkonscie akcepti netradiciajn ajhojn. Mi shatas tian vivon: libereco, obeo al la plej primitiva deziro el la interno de la koro, senkashemo.

En europa kostumo, mi manghas per manghbastonetoj

Zhou Mo, 24-jara faka direktoro en telekomunika kompanio en Shenzhen, monata enspezo: 5000 juanoj

En ghojo mi shatas brakumi aliajn kaj esti brakumata. Mi preferas apartan pagon en kunmangho. Ne ofte mi donacas florojn al bonaj amikoj.

Mi ne volas okcidentan nek chinan ceremonion por la edzigho. Mi elpensos pli romantikan kaj pli gustoplenan ceremonion. Mi ne shatas imiti aliajn.

Se la mondo farighos terglobvilagho, mi certe edzighos al knabino kun okcidenta pensmaniero, malgrau ke shi estigos malagrablajhojn pro sia malkashemo. Mi shatas la respektemon al individuoj en la Okcidento kaj sentas, ke la plej bona trajto de okcidentanoj estas respekto al individuoj.

Mencio de okcidentigho jam ne havas signifon sur la fono de tutmondigho. Delonge la Oriento kaj Okcidento jam identighis. Mi manghas per manghbastonetoj, sed vestas min per europstila kostumo. Shajne okcidentigho furoris en la unuaj jaroj de la lasta jarcento, kiam la okcidenta civilizacio konatighis en Chinio.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho

 


Specialaj temoj pri Chinio