Eugeno S. P. (Uzbekio):
Multajn
homojn sur la tero interesas la vivo en Chinio kaj agado de
la china popolo gvidata de la registaro kaj komunista partio.
Min multe interesas utiligado de Esperanto en normalaj homaj
internaciaj rilatoj. Mi scias, ke Esperanto preskau ne estas
uzata en oficiala internacia agado, kvankam la lingvo estas
preta priservi tion kaj vi scias pri tio pli bone ol mi.
Pol Denis (Francio):
Tre interesis min via dokumento pri specifa atento far la
shtato, ekde nun, donata al la situacio de agrokulturo en
via lando kaj speciale al la problemo de greno-produktado...
Tiuteme, vi ne aludis la "problemon", kiu che ni
en "Okcidento" kauzas seriozan polemikon, chefe
kun Usono... Tio koncernas la uzon de grenoj ellaboritaj per
la tiel nomata "transgen-sistemo"... Iu "skolo"
preferas flanke lasi la aferon, opiniante ke nutrado de la
homaro dependas de la kvanto da disponeblaj cerealoj, ech
se ili kreskas "dank' al" la uzo de la cititaj grenoj,
dum alia "skolo" avertas pri la eventuala danghero,
kiun tiuj cerealoj au plantoj prezentus dum homa nutrado...
Chu en Chinio sciencistoj pri agrokulturo studas la aferon?
Guido Hernandez Marin (Kostariko):
Saluton, karaj samideanoj de EPCh,
Dankon pro la sendado de viaj tre interesaj artikoloj. Chiam
estas bonvenaj viaj mesaghoj.
Raymond Wylleman (Belgio):
Mi tute fidas la agadon de la china registaro favore al la
kamparanoj (same kiel al la tuta china loghantaro).
Ermigi
Rodari (Italio):
Mi legis du artikolojn, kies enhavo estas plena de pozitivaj
intencoj, kaj mi esperas, ke tiuj elektoj donos bonajn rezultojn.
Bondezirojn kaj korajn salutojn.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|