Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

Inauguro de la Dua Sesio de la Deka ChPPIK tra la lenso
Tra la lenso

de ZUO YAN

La 3-an de marto inaugurighis la Dua Sesio de la Deka China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) en la Popola Halo en Pekino.

Pli ol 2 mil membroj de ChPPIK cheestis la inauguron. Respondante al raportistoj, ili konfirmis la ekonomian disvolvighon de Chinio kaj samtempe ne evitis la problemojn en diversaj sferoj. Ili konfesis, ke Chinio dum transformighado alfrontas diversajn malfacilajn taskojn, t.e. batalo kontrau koruptigho, reformado de shtataj entreprenoj, reprosperigo de la malnova industria bazo en nordorienta Chinio... Ili trafe analizis la malfacilajn problemojn kaj elmetis diversajn proponojn por ilin solvi, char ili konis la vochon de popolanoj kaj povas montri ghin al la plej supera instanco. Do iliaj proponoj estas bona referenco por la politika decido de la shtato.

La hodiauaj fokusaj temoj probable influos seriojn da gravaj decidoj de Chinio. Ghuste pro tio amaskomunikiloj donas tiom grandan atenton al ChPPIK, char ili komprenas, de kie venis ghia forto kaj kiom da influo ghi ghuas en Chinio.


2.

>>> Chefpagho

 

Specialaj temoj pri Chinio