Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Demisio de Tung Chee-hwa
Informoj

La 12-an de marto Tung Chee-hwa estis elektita vicprezidanto de la 10-a ĈPPIK en la Tria Sesio de la Konstanta Komitato de la 10-a ĈPPIK.

Plena kunveno de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio en la sama tago sankciis la demision de Tung Chee-hwa je la ofico de ĉef-administranto de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Ĉefministro Wen Jiabao laŭdis lian laboron. Li diris, ke dum sia plenumado de la ofico Tung Chee-hwa unuigis la samlandanojn en Hongkong, multe penis en venko super diversaj malfaciloj kaj defioj kaŭzitaj de la azia financa krizo kaj ŝanĝiĝo de la internacia ekonomia medio, kompetente solvis serion da grandaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj problemoj, protektis la stabilecon kaj prosperon de Hongkong, kaj faris multajn kreivajn klopodojn por efektivigado de la politikoj “unu lando, du sistemoj”, “Hongkong-anoj administru Hongkong” kaj alta aŭtonomeco de Hongkong. La centra registaro tute aprobis la laboron de Tung Chee-hwa kaj la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. En la venontaj 6 monatoj la Hongkong-a registaro elektos novan ĉef-administranton kaj laŭ la difino de la Baza Leĝo de la regiono kaj petos nomumon de la centra registaro.

Wen Jiabao akcentis, ke la centra registaro sendevie daŭrigos la politikojn “unu lando, du sistemoj”, “Hongkong-anoj administru Hongkong” kaj alta aŭtonomeco, rigore observos la Bazan Leĝon, komplete subtenos la ĉef-administranton de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj la registaron en leĝa administrado por akceli la stabilecon, prosperon kaj disvolviĝon de Hongkong.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio