Antaŭtagmeze de la 14-a de marto post plenumo de ĉiuj siaj programeroj, la Tria Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso (TPK) fermiĝis en Pekino. La ferman ceremonion ĉeestis 2901 reprezentantoj.
Wu Bangguo, konstanta prezidanto de la prezidantaro kaj plenumanta prezidanto de la kongreso, prezidis la ferman ceremonion.
La sesio voĉdonis kaj aprobis la rezolucion pri la laborraporto de la registaro kaj sankciis la laborraporton.
La sesio aprobis la rezolucion pri la praktikado de la plano de la nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo en 2004 kaj pri la plano de la nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo de 2005, kaj pasigis la rezolucion pri la praktikado de buĝeto de la centra kaj lokaj registaroj en 2004 kaj pri la buĝeto de la centra kaj lokaj registaroj en 2005.
La sesio aprobis la rezoluciojn pri la laborraportoj de la Konstanta Komitato de TPK, la Plej Alta Popola Juĝejo kaj la Plej Alta Prokurorejo.
La sesio voĉdonis kaj aprobis la nomumon de novaj membroj de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio.
La sesio aprobis “Leĝon kontraŭ ŝtatosplitado”.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|