Posttagmeze de la 2-a de marto okazis en Pekino la unua gazetara konferenco de la 3-a Sesio de la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Wu Jianmin, proparolanto de la sesio, diris, ke dum la sesio raportistoj ĉinaj kaj alilandaj povos ĉeesti ceremoniojn inaŭguran kaj ferman, 3 kunvenojn kaj iujn grupajn kaj fakajn kunsidojn. Dum la sesio estos du gazetaraj konferencoj por la raportistoj, en kiuj membroj de ĈPPIK respondos demandojn de la raportistoj pri garantio de ĉina grena sekureco kaj plirapidigo de konstruado de energiŝpara socio.
Ĝis tagmezo de la 2-a de marto, la sekretariejo de la sesio ricevis 366 proponojn kaj 341 kontribuojn por parolado.
Estas pretaj diversaj preparaj laboroj por la 3-a Sesio de la 10-a ĈPPIK.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|