Antaŭtagmeze de la 5-a de marto, la 3-a Sesio de la 10-a TPK inaŭguriĝis en la Popola Halo en Pekino. Ĉirkaŭ 3 mil reprezentantoj ĉeestis la kongreson.
Wen Jiabao, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro donis laborraporton de la registaro.
La raporto de Wen Jiabao konsistas el 7 partoj: 1, retrorigardado al la laboro de la pasinta jaro; 2, ĝenerala dispozicio por la laboro de 2005; 3, daŭrigi stabilan kaj kompare rapidan disvolvon de la eknomio; 4, antaŭen puŝi la reformon de la ekonomia sistemo kaj pordmalfermon al la ekstero; 5, aktive disvolvi publik-utilan aferon kaj konstrui harmonian socion; 6, fortigi la konstruadon de administra kapablo kaj politika stilo; 7, persisti en la vojo de paca disvolvo kaj la paca diplomatia politiko de memstareco kaj sendependeco.
Post la kunveno la reprezentantoj ekzamenis la raporton. Multaj el ili diris, ke la raporto de la ĉefministro multe menciis la aferojn strikte koncernantajn la popolan vivon, ekzemple, labordonado, kuraco, edukado kaj hejtado en vintro, kaj tio sentigas grandan intimecon.
La raporto konigis la atingojn en 2004 kaj ankaŭ prezentis problemojn ekzistantajn kaj montris problemojn nepre solvendajn en 2005 kaj sekvantaj jaroj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|