Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Membroj de ĈPPIK subtenas “Leĝon kontraŭ ŝtatosplitado”
Informoj

La 8-an de marto, en la dua plena kunveno de la 3-a Sesio de la 10-a TPK pli ol 2000 ĈPPIK-membroj aŭskultis klarigon pri la “Leĝo kontraŭ ŝtatosplitado (projekto)” faritan de Wang Zhaoguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso. Poste la membroj el 34 flankoj de la socio diskutis pri la leĝo kaj unuvoĉe opiniis, ke ekzameno de la “Leĝo kontraŭ ŝtatosplitado” en la sesio estas tre necesa, ĝustatempa kaj konforma al la popola deziro. La leĝo konformas al la komuna deziro kaj baza intereso de la tuta popolo de Ĉinio, inkluzive de 23 milionoj da Taiwan-anoj. Tio forte subigos la splitan agadon por “sendependiĝo de Taiwan”, akcelos stabilecon kaj disvolviĝon de la rilatoj inter ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo kaj antaŭenpuŝos la procezon de paca unuigo de la patrolando.

ĈPPIK-membroj de nacimalplimultoj esprimis, ke ili tute subtenas la leĝon, ĉar ĝi reprezentas la volon de ĉiuj nacioj de la lando. Membroj el religia rondo faris varman diskuton pri la projekto kaj esprimis kompletan aprobon kaj subtenon al ĝi. Ili diris, ke la leĝo esprimis la saman volon de la tuta ĉina popolo, inkluzive de kredantoj de diversaj religioj.

ĈPPIK-membro el la Ĉina Tutlanda Federacio de Taiwan-aj Samlandanoj diris, ke la rilatoj inter ambaŭ bordoj alfrontas seriozan provon pro agado de la forto de “sendependiĝo de Taiwan”. Ellaboro de la leĝo estas ĝustatempa kaj necesa por subigi “sendependiĝon de Taiwan”. Membro el la Ĉina Kamparana-Laborista Demokratia Partio diris, ke montri la firman volon de realigo de paca unuigo de la patrolando pere de leĝofaro havas grandan signifon por averti la forton de “sendependiĝo de Taiwan” kaj gajni subtenon de Taiwan-anoj.

Senpartiulo opiniis, ke levi la popolan volon al la ŝtata volo estas kutima rimedo de demokratiaj kaj leĝaj ŝtatoj. Ellaboro de la leĝo havas meljoŝtonan signifon por la rilatoj kun Taiwan kaj por paca unuigo de la patrolando. Membro el rondo de socia bonstatigo kaj socia garantio diris, ke ellaboro de la leĝo montris firman decidon de la ĉina registaro kaj popolo por realigi pacan unuigon de la patrolando.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio