Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

3 ĈPPIK-membroj kune festis sian 90-jariĝon
Informoj

de ZHAO XI

La 8-an de marto en hotelo, kie loĝas ĈPPIK-membroj, oni festis la 90-jariĝon de ĈPPIK-membroj Israel Epstein, Sidney Shapiro kaj Betty Chandler, longe laborintaj en Ĉinio.

Zhao Qizheng, ĈPPIK-membro kaj ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Cai Mingzhao, ĈPPIK-membro, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj direktoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, kaj aliaj ĈPPIK-membroj el la informa kaj gazetara rondo venis gratuli la 3 estimatajn eminentulojn pro la naskiĝtago kaj esprimis al ili siajn bondezirojn. La tri 90-jaruloj ĉiuj estas ĈPPIK-membroj, laboris en la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj havas ĉinan ŝtatanecon. Ili akompanis Ĉinion de ĝia naskiĝo al ĝia plenkresko kaj multe kontribuis per sia laboro por konigi realan Ĉinion al la mondo kaj akceli interkomprenon kaj amikecon de diverslandaj popolanoj. Shao Huaze, ĈPPIK-membro kaj prezidanto de la Ĉina Raportista Asocio, diris: “Israel Epstein, Sidney Shapiro kaj Betty Chandler strikte kunligas sian sorton kun tiu de la ĉina popolo, tio montras ilian profundan amon al Ĉinio kaj noblan idealon lukti dum la tuta vivo por feliĉo de la ĉina popolo.”

La ĉinaj revolucio kaj konstruado allogis diverslandajn samideanojn, kaj iuj eĉ volonte oferis kaj oferas la vivon. Inter ili estas Israel Epstein el Pollando, Sidney Shapiro el Usono kaj Betty Chandler el Kanado. Ili dividas kun la ĉina popolo ilian ĝojon kaj malĝojon, havas profundan kaj fidelan amon al Ĉinio kaj fine decidis fikse loĝi en tiu lando.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio