Matene de la 9-a de marto la 3-a Sesio de la 10-a TPK okazigis sian 3-an plenan kunvenon en la Popola Halo en Pekino por aŭskulti kaj ekzameni la laborraportojn de la Konstanta Komitato de TPK, la Plej Alta Popola Juĝejo kaj Plej Alta Popola Prokurorejo.
En la nomo de la Konstanta Komitato de TPK, ĝia prezidanto Wu Bangguo faris raporton pri ĝiaj laboroj en la pasinta jaro ĉefe en jenaj 5 flankoj: leĝdonado, inspektado kaj kontrolado, laboro de reprezentantoj, eksteraj aferoj, memkonstruo. Li diris, ke en la kuranta jaro la Konstanta Komitato de TPK donos grandan atenton al jenaj 3 laboroj: 1. pluapaŝe perfektigi la sistemon de TPK, metante la gravitan punkton sur plenan disvolvon de la rolo de la reprezentantoj kaj plifortigon de konstruo de la sistemo de konstanta komitato; 2. pluapaŝe fortigi kaj plitonigi leĝdonadon, metante la gravitan punkton sur gravajn leĝojn rilatajn al disvolviĝo de ekonomia socio; 3. pluapaŝe fortigi kaj plibonigi inspektadon kaj kontroladon, metante la gravitan punkton sur gravajn problemojn rilatajn al la reformado, disvolvo kaj stabileco de la socio.
Laborraporton faris ankaŭ Xiao Yang, direktoro de la Plej Alta Popola Juĝejo, kaj Jia Chunwang, direktoro de la Plej Alta Popola Prokurorejo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|