Matene de la 10-a de marto la 3-a Sesio de la 10-a TPK okazigis gazetaran konferencon pri la kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj. Demandojn de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj respondis gvidantoj de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado kaj la ministerioj de agrikulturo, financo kaj scienco-teknologio.
Ministro de agrikulturo Du Qinglin diris, ke en 2004 la grena produkto de Ĉinio konis ĝojigan ŝanĝiĝon, la totala areo de grenprodukta agro de la tuta lando atingis 102 milionojn da hektaroj, je 2.2 milionoj da hektaroj pli multe ol tiu de la antaŭa jaro. Tio bridis la reduktiĝon de grenprodukta agro dum 5 sinsekvaj jaroj.
Pri rimedoj aplikotaj de Ĉinio ĉi-jare en levo de sintezaj agrikulturaj produkto-kapabloj, Du Qinglin konigis en 6 flankoj: 1. levi la kapablon de protektado de agraj riĉfontoj; 2. levi la kapablon de garantio de akvoadministraj instalaĵoj por la kampoj; 3. levi la renovigan kapablon en scienca kaj teknologia kampo kaj grandigi investon al sciencaj kaj teknologiaj esploroj; 4. levi la kapablon de prilaboro de agrikulturaĵoj; 5. levi la kapablon de prevento kaj kuraco de malsanoj de agrikulturaĵoj kaj dombestoj; 6. levi la kapablon de socia sinteza servo al la agrikultura disvolviĝo.
Jiang Weixin, vicministro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, klarigis pri la ĉi-jara investo de la ŝtato al agrikulturaj fundamentaj instalaĵoj. Li Xueyong, vicministro de scienco-teknologio, klarigis pri la rolo de scienco kaj teknologio en solvo de problemoj de la kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj. Zhu Zhigang, vicministro de financo parolis pri problemo de financa disponigo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|