Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Trejni kamparanojn por transpostenigi ilin
en urboj
Fokusaj temoj

de ZUO YAN

Antaŭ ellaboriĝo de la projekto “Lumo” por trejni kamparajn laborulojn cele ilian transposteniĝon, superfluaj kamparaj laboruloj jam akiris sciojn de la projekto de lokaj registaroj. Trejnite je diversaj teknikoj, ili iris al urboj kaj tie sin ekokupis pri diversaj laboroj kaj ekhavis fiksitan enspezon. Ilia praktiko pruvis, ke la trejnado utilas al levo de la teknika nivelo de la trejnatoj, kio estas unu el la efikaj rimedoj por solvi la problemojn de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj.

Fang Ju’e, kamparanino de Quzhou, Zhejiang-provinco, laboris aliloke jam 3-4 jarojn. Informiĝinte, ke oni funkciigos en ŝia hejmloko la duan kurson pri dommastrumado kaj flegado, ŝi tuj revenis hejmen. Ŝi diris, ke antaŭe ŝi sin okupis ĉefe pri dommastrumado kaj iafoje terkulturado, sed en multaj tagoj ŝi estis libera. Fininte la unuan kurson, ŝi trovis laboron de hejma servistino kaj laboris en la proksima urbo Wenzhou, ĉiumonate enspezante 700 juanojn.

“Mi scias, ke krom dommastrumado, mi povas fari ankaŭ aliajn laborojn por kontribui al la familio. En tio mi estas fiera,” ŝi diris. Ŝi deziris ricevi post la trejnado mil juanojn ĉiumonate por kiel eble plej baldaŭ realigi sian domkonstruadon.

Liu Xiao havas la saman deziron. Ŝi estas 20-jara knabino. Post kelkaj monatoj ŝi diplomiĝos el la senpaga kurso de speciala trejnado. Ŝi deziras, ke tiam ŝia monata enspezo atingu 800-1500 juanojn.

“Mi deziras, ke poste mi fariĝu profesia aŭtomobilistino. Mi scias, ke nun en la urboj mankas stiristoj, kaj mi kredas, ke la lernejo aranĝos por mi tian laboron,” ŝi diris.

Oni diris, ke Quzhou estas malriĉa loko de Zhejiang-provinco. En 2002 ĝi komencis praktiki la projekton “Lumo” laŭ la penslinio “trejni kamparanojn, levi ilian laborkapablon, transpostenigi kaj bonhavigi ilin”. La loka registaro senpage trejnis kamparanojn en la unua kurso. Fininte la kurson, la administrantaro aranĝis ekzamenon, disdonis al la trapasintoj diplomon kaj rekomendis al ili okupon.

La koncernaj departementoj de Quzhou jam subskribis plurajn kontraktojn pri labordonado kun Hangzhou, Ningbo, Wenzhou, Jiaxing kaj aliaj proksimaj urboj. La de Quzhou devenintaj servistinoj, gardistoj kaj teknikistoj estas tre bonvenaj en tiuj urboj.

Zhang Youyun, supera konsilisto de la Internacia Laborula Organizo, opinias, ke se Quzhou bone konas la kaŭzon de malriĉeco de la kamparanoj kaj penos liberigi ilin el malriĉeco, ĝia tiuflanka plano estos facile efektivigebla. Zhang opinias ankaŭ, ke Quzhou kombinis plurajn departementojn en unu harmonian tuton por kontentigi la bezonon de la dungantaj entreprenoj kaj garantii la leĝajn interesojn de la kamparanoj.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio