Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Pli ol du mil raportistoj venis al Pekino
por TPK kaj ĈPPIK
Fokusaj temoj

 

Posttagmeze de la 3-a de marto, la 3-a Sesio de la 10-a ĈPPIK inaŭguriĝis en Pekino. La informa centro de TPK kaj ĈPPIK streĉe laboras. Multaj raportistoj diris, ke ili donas plej grandan atenton al la “Leĝo kontraŭ ŝtatosplitado” ekzamenota de TPK.

Demandite, kio estas novaĵa fokuso de TPK kaj ĈPPIK, tri japanaj raportistoj unuvoĉe respondis, ke tio estas la “Leĝo kontraŭ ŝtatosplitado”. Unu el ili aldonis, ke ankaŭ la registara raporto farota de ĉina ĉefministro Wen Jiabao estos multe studata. Ili esperas trovi el la raporto ion rilatan al la leĝo kaj informiĝi pri ekonomiaj rimedoj aplikotaj de la ĉina registaro en la kuranta jaro.

Raportistoj el la Brita Brodkasta Kompanio (BBK) kaj Novaĵ-agentejo Reuters de Britio interesiĝas pri la “Leĝo kontraŭ ŝtatosplitado” kaj ŝanĝiĝo de ĉinaj alt-rangaj oficistoj. Raportisto el BBK diris, ke li plej volas scii kiel la ĉina registaro solvos la problemon de Taiwan, kaj pri tio la leĝo donos respondon.

Zhou Huiying, raportisto el la Centra Novaĵ-agentejo de Taiwan, informis, ke taiwan-aj vehikloj plej interesiĝas, kompreneble, pri ekzameno de la “Leĝo kontraŭ ŝtatosplitado”, ĉar ĝi koncernas la nunan kaj venontan rilatojn inter la du bordoj de la markolo.

Raportisto el Takungpao de Hongkong diris, ke “harmonia socio” estas alia atentata punkto de TPK kaj ĈPPIK.

Raportistoj el Belgio kaj Francio donas atenton al ekonomia kaj socia evoluo de Ĉinio. Ili diris, ke kun progreso de Eǔropa Unio kaj Ĉinio en komercado, eŭropanoj montras pli kaj pli grandan atenton al ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, dezirante koni la disvolviĝon de la ĉina socio.

La informa centro diris, ke ĝis nun pli ol 2 mil en- kaj eksterlandaj raportistoj sin anoncis por raporti TPK kaj ĈPPIK, inkl. de ĉirkaŭ 6 cent raportistoj el pli ol cent vehikloj de la regionoj Hongkong, Makao, Taiwan kaj aliaj landoj.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio