Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

ĈPPIK-membro de Hongkong pri fokusaj problemoj
Fokusaj temoj

de ZHANG YONG

Antaŭ nelonge ĈPPIK-membro Liu Yuxin el Hongkong estis intervjuita de raportistoj. Li diris, ke nun Ĉinio estas klopodanta por starigi harmonian socion, kaj ankaŭ la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto faras la samon. Dum tiu procezo ĈPPIK-membroj de Hongkong devas plene disvolvi sian influon kaj aktive fari proponojn por kontribui en la respektiva pozicio.

Li, direktoro de kompanio en Hongkong, trifoje estis ĈPPIK-membro. Nun li estas preparanta sian paroladon en la konferenco rilate la rolon de ĈPPIK-membroj de Hongkong en praktiko de la politiko “unu lando, du sistemoj”.

Li diris, ke li plej zorgas pri la evoluo de la lando kaj Hongkong. Tial li tre atentas la ideon de la centra registaro pri starigo de harmonia socio. Li aldonis, ke ankaŭ Hongkong alfrontas la problemon rilate harmonion, unuiĝon kaj stabilecon de la socio. Li diris: “Tiuflanke la centra registaro donis al Hongkong grandan subtenon kaj helpon, kaj ankaŭ la ŝtataj gvidantoj sincere esperis de Hongkong. Nun ni bezonas kunan klopodon de ĉiuj rondoj de Hongkong.”

Pri la “Leĝo kontraŭ ŝtatosplitado” ekzamenota de la konferenco kaj la kongreso, li diris: “Defendi suverenecon kaj teritorian integrecon estas justa rajto de ĉiuj landoj. Ni tutforte subtenas la registaron ellabori la leĝon por oponi kontraŭ ŝtatosplitado kaj defendi la suverenecon kaj teritorian integrecon.”

Li opiniis, ke la splita forto en Taiwan ne ĉesis sian agon por “sendependiĝo de Taiwan”, kaj la situacio de la interrilatoj de ambaŭ bordoj estas serioza. La “Leĝo kontraŭ ŝtatosplitado” forte subigos la splitan agadon kaj utilos al defendo de paco kaj stabileco de la bordoj de Taiwan-markolo.

Li diris, ke ĈPPIK-membroj de Hongkong devenas de diversaj socitavoloj kaj havas plej vastan reprezentantecon. Krom partopreno en regado kaj elmeto de proponoj, ili devas ankaŭ aktive partopreni en la publikaj aferoj de la socio, unuiĝi kun diversaj rondoj de la socio, intensigi la inklinon de Hongkong-anoj al la patrolando kaj la nacio kaj helpi la registaron de la distrikto teni prosperon kaj stabilecon de Hongkong. Krome ili devas unuiĝi kun la Hongkong-anoj, kiuj fariĝis ĈPPIK-membroj de provincaj kaj urbaj niveloj en la ĉeftero, kaj kuraĝigi ilin elmeti proponojn kaj konsilojn por la disvolviĝo de la ĉeftero de la lando, akceli interligiĝon de la ĉeftero kun Hongkong, por kontribui al akorda disvolviĝo de la tuta lando.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio