Dum la lastaj jaroj pli ol 10 milionoj da fremdlandanoj venis ĉiujare al Ĉinio por ekskursi, oficvojaĝi aŭ labori.
Raportisto Antonio de Hispanio diris, ke intervjuo al la konferenco kaj kongreso estas plej grava spertaĵo dum lia raportista kariero, ke estas preskaŭ ne imageble por li intervjui la plej superajn decidofarajn kunvenojn de la lando kun la plej granda loĝantaro de la mondo.
Kiel spertoriĉa raportisto, Antonio tre deziras informiĝi en la konferenco kaj kongreso pri politikoj pri helpo al malriĉaj homgrupoj, reformado de edukado kaj puno al koruptiĝo. Li diris, ke tiuj temoj ĉiam interesas legantojn.
Germana sinjoro Shroder ofte retumis lastatempe dum kafotrinkado por legi novaĵojn pri la konferenco kaj kongreso. Kiel juna advokato de advokata institucio en Pekino, li havas grandan intereson pri leĝofarado, precipe pri protektado de intelekta rajto. Li diris: “Se koncernaj leĝoj estos pli precize eksplikitaj, estos pli facile por mi akcepti komision de kazo.”
42-jara usonano Roberto estas kuiristo en eŭropa restoracio en Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco. Li tre zorgas pri la interŝanĝa kurzo de la ĉina mono, ĉar li estas pagata per usonaj dolaroj. Ŝanĝiĝo de interŝanĝa kurzo rekte influos lian enspezon kalkulatan laŭ la ĉina mono. Li diris, ke tio estas aktuala problemo, ĉar pli kaj pli multiĝas fremdlandanoj en Ĉinio.
Roberto diris, ke la konferenco kaj kongreso de Ĉinio povas aŭskulti la opiniojn de popolanoj, tio estas bona rimedo por akceli evoluon de la socio kaj kontroli laboron de la registaro. Li opinias, ke Ĉinio disvolviĝas tre rapide kaj liveras multajn ŝancojn por junuloj. Li kaj lia edzino laboris en Ĉinio jam 16 monatojn. Ili estas kontentaj pri la vivo en Henan kaj volas resti tie.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|