Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Fremdlandaj vehikloj komentas la laborraporton de la registaro faritan
de Wen Jiabao
Fokusaj temoj

 

En la lastaj tagoj fremdlandaj vehikloj komentis la laborraporton de la registaro faritan de ĉefministro Wen Jiabao. Ili opinias, ke la ĉi-foja sesio de TPK prenis ekonomian politikon kiel centron, ke la ĉina registaro metis starigon de “harmonia socio” sur la unuan lokon kaj akcentas la necesecon de la “Leĝo kontraŭ ŝtatosplitado”.

Reuters (brita novaĵagentejo) raportis: Li kuraĝe vizitis SARS-infektitojn, gvidis savadon post tertremo, stabiligis la ĉinan ekonomion kaj pasigis kune kun malriĉaj aidesuloj la Printempan Feston.

Dum la du jaroj post kiam li laboris kiel ĉina ĉefministro, Wen Jiabao multe glorigis la figuron de pleba ĉefministro kaj tion atestis per sia promeso, ke li certe helpos tiujn, kiuj postrestas en rapida disvolviĝo de la ekonomio.

Usona Asociita Gazetaro raportis: Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la registaro elspezos ĉi-jare 3 miliardojn da juanoj por garantii la sekurecon de la minejoj minacataj de akcidentoj. Li klarigis, ke tiu monsumo estas asignita por novigi teknologiojn de ŝtataj minejoj kun la celo garantii sekurecon.

Wen Jiabao diris, ke la akcidentoj sinsekve okazintaj en la pasinta jaro estas sanga leciono, kio instigas la registaron alpreni pli efikajn sekurigajn rimedojn.

Monda Informa Agentejo de Francio raportis: Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la ĉina ekonomio daŭre kaj rapide disvolviĝos, tamen Ĉinio superregos eksporton por kvietigi maltrankviliĝon de eksterlandanoj pro tiu azia giganto.

Wen Jiabao diris, ke la celo de ekonomia kresko estas fiksita je 8%, nur tiu kresko povas havigi sufiĉe da laborŝancoj al milionoj kaj milionoj da senlaboruloj. La celo de la kuranta jaro aludas ŝanĝiĝon. Dum pluraj jaroj Ĉinio opiniis, ke por liveri sufiĉe da laborpostenoj la ekonomio devas kreski minimume je 7%.

Pri kurzo de la ĉina valuto, tikla problemo en rilatoj inter la ĉina ekonomio kaj la ekstera mondo, Wen Jiabao diris, ke kurzo de la ĉina valuto restas ĉi-jare en “fundamenta stabileco”.

Japana ĵurnalo raportis: La ĉina registaro lokigis starigon de “harmonia socio” sur la unuan lokon. Ĉefministro Wen Jiabao anoncis en la laborraporto de la registaro, ke krom daŭre praktiki la politikon superregi la trorapidan disvolvon de ekonomio, Ĉinio aplikos efikajn rimedojn por solvi la problemon de manko de fuelo, redukti distancon de enspezoj kaj bridi koruptiĝon. Starigo de “harmonia socio” estas grava tasko por la estonteco kaj la ĉi-foja sesio de TPK prenis ekonomian politikon kiel centron.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio