Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Respondo de Wen Jiabao al ĵurnalistoj rilate la “Kontraŭ-Secesian Leĝon”
Fokusaj temoj

 

En la 14-a de marto, post fermiĝo de la Tria Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso, ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun en- kaj eksterlandaj ĵurnalistoj kaj respondis al iliaj demandoj.

Ĵurnalisto de Taiwan demandis pri interŝanĝo de ambaŭ bordoj en la “Kontraŭ-Secesia Leĝo” kaj usona ĵurnalisto demandis, “kia estos la nepaca metodo”, kaj “kiel la ĉina armeo alfrontos konflikton en pli vasta sfero”.

Wen Jiabao diris, ke la leĝo estas leĝo por akceli kaj antaŭenpuŝi la interrilatojn de ambaŭ bordoj, leĝo de la paca reunuiĝo, sed ne leĝo celanta la Taiwan-an popolon, nek “milita leĝo”. La leĝo klare difinas, ke ni kuraĝigos kaj antaŭenpuŝos intervizitojn de personoj de ambaŭ bordoj, kuraĝigos kaj antaŭenpuŝos ekonomian kunlaboron kaj rektajn poŝton, navigacion kaj komercon, kuraĝigos kaj antaŭenpuŝos interfluojn rilate edukadon, sciencojn, teknologiojn, kulturon ktp. En la leĝo estas difinite protekti la interesojn de Taiwan-aj komercistoj. La leĝo estas ellaborita ekskluzive por bremsi kaj oponi la secesian forton de “sendependiĝo de Taiwan”. Paca situacio de Taiwan estas kondiĉita de bremso de kaj opono kontraŭ la secesia forto de “sendependiĝo de Taiwan”. Paca kaj stabila situacio de Taiwan favoras al komercistoj de Taiwan kaj aliaj landoj en investado en la ĉeftero de Ĉinio.

Wen Jiabao emfazis: “Taiwan-anoj estas niaj sangfratoj, ke ni esperas komprenon de la tuta loĝantaro de Taiwan pri la motivo de la leĝo. Ni esperas ankaŭ, ke la tuta mondo persistos en la principo de unu Ĉinio. La leĝon komprenos kaj subtenos la landoj kaj popoloj zorgantaj pri la paca kaj stabila situacio de Taiwan-markolo.”

Li diris, ke en la mondo estas nur unu Ĉinio. Kvankam la ĉeftero kaj Taiwan ne estas reunuigitaj, tamen neniom ŝanĝiĝos la fakto, ke en la mondo estas nur unu Ĉinio. Jen la aktuala stato de Taiwan-markolo. “Eĉ se restos lasta radio de espero, ni ĉiamaniere klopodos por efektivigi la pacan reunuiĝon. Ni ellaboris la leĝon ekskluzive por montri la volon de la tuta popolo inkluzive de la 23 milionoj da Taiwan-anoj en defendo de la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco kaj opono kontraŭ apartigo de Taiwan disde Ĉinio.

Wen Jiabao diris, ke Ĉinio praktikas nacidefendan principon de memdefendo. La militaj fortoj de Ĉinio, precipe elspezo por militaj aferoj, estas nekompareble malpli grandaj ol tiuj de Usono. En la lastaj cent jaroj la ĉinoj ofte estis ofendataj, sed ĝis nun Ĉinio neniam sendis eĉ unu soldaton ekterlanden por okupi unu colon da teritorio de ajn lando.

Solvi Taiwan-problemon estas ekskluzive interna afero de Ĉinio kaj ne permesas fremdlandan intervenon. Ĉinio ne ŝatas fremdlandan intervenon, kaj ne teruriĝos, se oni tion faros!

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio