Lastatempe la internacia socio diversmaniere montris sian subtenon al TPK en ĝia aprobo de la "Kontraŭsecesia Leĝo".
Kamboĝa ĉefministro Hun Sen esprimis, ke aprobo fare de TPK al la "Kontraŭsecesia Leĝo" havas realan kaj historian signifon. Kamboĝo firme subtenas Ĉinion preni ĉiajn ajn agadon kaj rimedon en la problemo pri Taiwan.
La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Makedonio publikigis deklaron laŭdantan la "Kontraŭsecesian Leĝon" aprobitan de TPK.
La komora registaro publikigis oficialan deklaron pri tio, ke TPK aprobis la "Kontraŭsecesian Leĝon", subtenante la klopodon fare de la ĉina popolo por protekti teritorian integrecon. Kaj ĝi reasertis, ke Komoroj firme sekvos la politikon de "unu Ĉinio".
Ankaŭ la Afrika Unio, Uzbekistano, Sirio, Belorusio, Pakistano, Rusio, Serbio-Montenegro kaj aliaj landoj esprimis komprenon kaj subtenon al aprobo de la leĝo kaj starpunkto de la ĉina registaro pri la problemo de Taiwan.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|