Famaj ĉinaj juristoj montris, ke la jura origino de la leĝo estas eksplicita kaj ĝia teorio -- sufiĉa. Tio konformas kaj al la internacia konvencio kaj al la ĉina konstitucio.
Wang Zhenmin, vicestro de la Jura Instituto de Qinghua-Universitato diris, ke ajna suvereneca lando ne toleras agadon apartigi kaj rompi la ŝtatan unuiĝon. En Usono, Brito kaj Rusio troviĝas koncernaj leĝoj oponaj kontraŭ secesio. Ĉinio havas sufiĉan bazon por reteni per leĝo secesian agadon de sendependiĝo de Taiwan.
Han Dayuan, vicestro de la Jura Instituto de la Ĉina Popola Universitato, opinias, ke laŭ difino de la ĉina konstitucio, Taiwan estas parto de la ĉina teritorio kaj la "Kontraŭsecesia Leĝo" konformas al spirito de la ĉina konstitucio.
Cetere kelkaj juristoj esprimis, ke la leĝo liveras leĝan garantion por realigi ĉinan reunuiĝon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|