Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Ĉinio forte oponas la rezolucion aprobitan de Usono pri la “Kontraŭ-Secesia Leĝo”
Fokusaj temoj

 

Lastatempe, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke la rezolucio aprobita de Ĉambraj Reprezentantoj de la Usona Parlamento nedece kritikis la “Kontraŭ-Secesian Leĝon”. Tio malobservas la principon de la tri komunaj komunikoj subskribitaj de Ĉinio kaj Usono kaj bazan regulon de la internacia rilato, kaj estas kruda interveno en ĉinajn internajn aferojn. Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon kaj serioze traktis tion kun Usono.

La “Kontraŭ-Secesia Leĝo” plene montras la ĉiaman starpunkton de la ĉina popolo efektivigi la pacan reunuiĝon de la tuta lando per plej granda sincereco kaj maksimuma klopodo. La leĝo montras ankaŭ la firman volon de la ŝtato malpermesi al la secesia forto de “sendependiĝo de Taiwan” apartigi Taiwan disde Ĉinio en ajna nomo kaj per ajna rimedo. Ĝi estas leĝo por la paca reunuiĝo, sed ne leĝo por superforti Taiwan, nek ordono por militmobilizo. La leĝo aprobita de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio ricevis ĝeneralan komprenon kaj subtenon de la internacia socio. Tio montras, ke ĝi konformas al la volo de la popolo kaj al la nuna tendenco de la mondo. Ĝi utilos al opono kontraŭ kaj bremso de “sendependiĝo de Taiwan”, al defendo de stabila disvolviĝo de interrilatoj de ambaŭ bordoj, al defendo de paco, stabileco kaj prospero de la regiono ĉe Taiwan-markolo kaj de la Azi-Pacifika Regiono, kaj samtempe al stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

La usona registaro devas plenumi per praktika agado sian promeson persisti en la politiko pri unu Ĉinio, observi la tri komunajn komunikojn subskribitajn de Ĉinio kaj Usono, oponi “sendependiĝon de Taiwan”, klare oponi la supran rezolucion, tuj preni efikan rimedon por haltigi kaj forigi ĝian malbonan influon, kaj oponi kaj bremsi kune kun Ĉinio la secesian forton de “sendependiĝo de Taiwan” por defendi la pacon de Taiwan-markolo kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio