Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Ĉinio 3 jarojn post sia membriĝo al la Monda Komerca Organizo
Fokusaj temoj

de ZUO YAN

La 11-a de novembro, 2001, estas tago neforgesebla por la ĉinoj. La tiama ĉina ministro pri ekonomio kaj komerco Shi Guangsheng subskribis la protokolon pri la membriĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo (MKO). Tio signis, ke post 15-jara malfacila penado, Ĉinio finfine eniris en la pordon de MKO.

Jam 3 jaroj forpasis post kiam Ĉinio membriĝis al MKO. Kiel ĝi statas nun? Kiaj ŝanĝiĝoj okazis al ĝi?

Dum tiuj 3 jaroj, la ĉina registaro persiste tenis la politikon larĝigi la malfermon kaj serioze plemumis sian promeson al MKO en tri flankoj. Unue, Ĉinio pli malmultigis la doganon. Laŭ la statistiko, post kiam Ĉinio membriĝis al MKO, la totala dogana nivelo jam malaltiĝis de 15.6% en 2000 al 10.6% en 2004, plu reduktiĝos al 10.1% en 2005 kaj malleviĝos al 10% en 2008. Antaŭ la membriĝo de Ĉinio al MKO, la dogano de kelkaj gravaj industriaĵoj, ekzemple aŭtoj, estis 80% ĝis 100%. En la unua jaro post la membriĝo, la dogano reduktiĝis al 43.8% kaj plu malaltiĝos al 25% en la 1-a de julio, 2006.

Due, la merkata spaco plu vastiĝis. En la unuaj 3 trimestroj de 2004, la importa sumo atingis 412.3 miliardojn dausonaj dolaroj, je 38.2% pli multe ol en la sama periodo de 2003. Cetere, 90% el la 100 fortaj informadikaj entreprenoj de la mondo jam investis en Ĉinio. Bankoj, valorpaperoj, vendado, leĝo, turismo, edukado kaj aliaj kampoj plu sin malfermis. Prenu bankon kiel ekzemplon, pli ol 60 bankoj investitaj de ĉ. 20 landoj establis ĉ. 200 instituciojn en Ĉinio. Pli ol 80 el ili estis permesitaj okupiĝi pri la operacioj de Renminbi. La monprunta saldo jam superis 20 miliardojn da usonaj dolaroj.

Trie, Ĉinio perfektigis la leĝan sistemon kaj plibonigis la investan medion. Dum tiuj tri jaroj, ĉiuj departementoj de la ĉina registaro bonordigis entute 2300 diversajn leĝojn kaj departementajn regularojn. Interalie, la Tutlanda Popola Kongreso, Ŝtata Konsilantaro kaj aliaj departementoj reviziis pli ol 320 kaj abolis 830 leĝojn kaj regularojn pri vara kaj serva komercado, proprieto de intelekto, investado kaj aliaj flankoj.

La ĉina leĝfara institucio reviziis la leĝon pri entreprenoj kune investitaj de Ĉinio kaj aliaj landoj, tiun pri entreprenoj kunlaboraj de Ĉinio kaj aliaj landoj kaj tiun pri entreprenoj investitaj de eksterlandanoj, kaj reviziis ankaŭ la aplikajn detalojn de tiuj tri leĝoj. En la 1-a de julio 2004 oni ekaplikis la reviziitan leĝon pri ekstera komerco de Ĉinio. Laŭ la nova leĝo, Ĉinio ŝanĝis la sistemon de ekzamenado kaj sankcio de eksterakomerca rajto, kiun oni jam uzis 50 jarojn, en tiun de registrado. Tio signifas, ke Ĉinio antaǔtempe plemumis la promeson malkateni la rajton de ekstera komerco. La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio reduktis kaj bonordigis la administran sistemon de ekzamenado kaj sankcio, kaj publikigis la leĝon pri ĉina administra permesado por reguligi la ekzamenan kaj sankcian agadon, perfektigi la publikan sistemon de ekzamenado kaj sankcio, establi la respondecan pridemandan sistemon de administra ekzamenado kaj sankcio.

Dum plenumado de sia promeso farita al MKO ĉe sia membriĝo al ĝi, Ĉinio akiris kompreneble pli multajn kaj pli bonajn ŝancojn por partopreni en tutmondiĝo de ekonomio. En tiuj 3 jaroj, la ĉina nacia ekonomio daŭre kaj rapide kreskis. La sumo de la importa kaj eksporta komercado de Ĉinio pliiĝis de pli ol 500 miliardoj da usonaj dolaroj en 2001 al pli ol 1000 miliardoj da usonaj dolaroj en 2004. Pro tio Ĉinio fariĝis la tria granda komerca lando en la mondo. Pli kaj pli evidentiĝas ĝia pozitiva rolo en ĝia nacia ekonomio kaj socia evoluo. Siatempe oni maltrankviliĝis, ke plimultiĝos importo de elektraj kaj multekostaj konsumaĵoj, akre reduktiĝos fremdvaluta rezervo, devalutiĝos Renminbi, agrikulturaj produktoj premiĝos de la alilandaj, aŭta kaj aliaj nematuraj industrioj ne povos elteni frapon kaj eventuala pereo okazos al servaj fakoj. Sed efektive, la ekstera komerco tenis favoran bilancon, la fremdvaluta rezervo ege plimultiĝis, la valoro de Renminbi altiĝis, ankaŭ koncernaj industrioj eltenis la unuapaŝajn konkurencon kaj provon kaj akiris fortan evoluon. Pli kaj pli multaj landoj jam agnoskis la plenan merkatan ekonomian situacion de Ĉinio.

Kiam Ĉinio sukcese membriĝis al MKO ne nur en “politiko”, sed ankaŭ en “ekonomio”, ĝi devas vidi klare, ke estas ege malfacile por ĝi membriĝi al MKO en “industrio”. Laŭ la postulo de MKO kaj ĉina promeso farita ĉe membriĝo al ĝi, ĝis la jarfino de 2004 jam finiĝis la protekta transira periodo por granda parto de ĉinaj industrioj. Oni nuligos la importan ateston kaj adaptan sumon de tutaj aŭtoj kaj ĉefaj pecoj. La importa dogano de mebloj kaj ludiloj malmultiĝos ĝis nulo. La dogano de la paperoj, escepte de la ĵurnala papero, reduktiĝos ĝis 7.5%. Kaj la dogano de diversaj ĉefaj tekstilaĵoj estas je 50% malpli multa ol tiam, kiam Ĉinio membriĝis al MKO. Ekde la 1-a de januaro 2005, 9 servaj fakoj: podetala vendado, asekuro, banko, riparado, telekomunikado, turismo, staplado, konstruado kaj pakado, kaj iliaj pli ol 90 filioj plenumos grandan eksteran malfermon. Sekve de la nuligo de dogano kaj nedoganaj rimedoj kaj la vastigo kaj malfermo de serva merkato, la eniro de eksterlandaj produktaĵoj, kapitaloj kaj entreprenoj certe kunportos netakseblajn ondojn.

Por la ĉinaj entreprenistoj kaj administrantoj, la malfaciloj en la venontaj jaroj eble estos pli grandaj ol tiuj en la pasintaj 3 jaroj. Por adaptiĝi al la situacio de akra konkurenco, ili devas pligrandigi kaj plifortigi sin sub la gvido de la merkato; plemumi la racian dispozicion de limigitaj riĉfontoj; altigi la efikon de ĉinaj ŝtataj kaj privataj entreprenoj kiel eble plej frue; plifortigi la novteknikan kreadon kaj entreprenan altgradecon; ŝanĝi la produktokostan superecon de eksportaĵoj en teknikan superecon; bone solvi la problemojn de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj; ŝanĝi la malfortan fundamenton de agrikulturo; rapidigi la reformadon de financa strukturo kaj fortigi la kontraŭriskan kapablon; racie protekti la enlandajn industriojn sub la premiso de justa konkurenco kaj egala traktado al alilandaj entreprenoj; sprite partopreni en la internacia merkata konkurenco kaj trakti la komercan konfilkon laǔ reguloj de MKO.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio