Lastatempe Bian Jinping, estro de la Esplora Ĉambro de la Ĝenerala Oficejo de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), parolis pri 6 fokusaj problemoj interesontaj ĈPPIK-membrojn.
Akorda disvolviĝo de ekonomia socio
Disvolviĝo de la ekonomia socio, precipe akorda disvolviĝo, estas vaste atentata de la publiko. En la konferenco oni diskutos pri la labor-raporto de la registaro. La ĈPPIK-membroj dumlonge zorgas pri la problemo de urba kaj kampara disvolviĝo, la problemo de disvolviĝo de la oriento, mezo kaj okcidento de Ĉinio kaj la problemo pri la kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj.
Starigo de harmonia socio
Reformado kaj pordmalfermo estas tre komplika procedo. Antaŭ 20 jaroj, kiam ĵus komenciĝis la reformado kaj pordmalfermo, dank’ al politika manovrado, ĝenerala plibonigo de la vivo ĝojigis la popolon. Poste, kun profundiĝo de la reformado, maloftiĝis la ĝenerala profitigo pro la sama politiko. Parto de la popolo profitis frue, dum la alia malfrue; kaj parto de la popolo profitis de tiu politiko, dum la alia parto profitis de alia politiko. Nun oni alfrontas la realon de starigo de harmonia socio.
Atento pri progreso de la mezo de Ĉinio
ĈPPIK-membroj venintaj de la ĉinaj mezaj provincoj Shanxi, Anhui, Jiangxi, Henan, Hubei forte deziras elmeti en la konferenco projektojn rilate disvolvon de la mezo de Ĉinio.
Opono kontraŭ putriĝo kaj praktiko de honesta regado
Oponi kontraŭ putriĝo kaj praktiki honestan regadon estas vaste atentata de la popolo. La Komunista Partio de Ĉinio forte punas putriĝon kaj severe batas kontraŭleĝajn agadojn kaj krimojn. Kaj samtempe malkovriĝo de putriĝo nigre influis la homojn. Oni multe atentos la problemon radikale kaj sisteme oponi kontraŭ putriĝo kaj praktiki honestan regadon.
Raciigo de socia divido
La socio plej zorgas pri la problemo rilata al la popola vivo. Nun troviĝas grandaj diferencoj en enspezo, tial raciigo de socia divido fariĝas unu el la fokusaj problemoj.
Multigo de labordonado kaj kompletigo de la sistemo de garantio de minimuma vivbezono
Ĉiamaniere malmultigi senlaborulojn, kompletigi la sistemon de garantio de minimuma vivbezono, helpi malriĉajn socitavolojn en la urboj kaj kamparo kaj solvi la problemon de vivtenado de maljunuloj kaŭzitan de loĝantara strukturo, jen problemoj strikte ligiĝantaj kun la popolo vivo.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|