Julie de 2002 okazis forumo de rektoroj de ĉinaj kaj alilandaj universitatoj. Ĝin ĉeestis rektoroj de 16 eksterlandaj kaj 82 ĉinaj universitatoj, kiuj diskutis pri administrado de superaj lernejoj. Kvankam la eksterlandanoj diris, ke ili vojaĝis al Ĉinio por lernado, tamen la ĉinaj ĉeestantoj alte taksis la bonan ŝancon lerni de la alilandaj kolegoj kaj precipe iliajn opiniojn kaj rimarkigojn pri la ĉinaj universitatoj, dezirante, ke la forumo estu utila al daŭra reformado kaj disvolvo de la ĉina supera edukado.
Rilatoj inter universitatoj kaj socio: servi al la realo kaj estonteco
La universitatoj estas destinitaj por kulturi talentulojn kaj fari akademian esploradon, tamen kun la socia evoluo ili devas servi ankaŭ al la socio kaj ĉi-flanke ili ludas pli kaj pli gravan rolon. En Ĉinio unu el iliaj taskoj estas ŝanĝi la sciencajn fruktojn en produktajn fortojn kaj industriigi novajn altteknologiojn. La eksterlandaj ĉeestantoj opiniis, ke la universitatoj devas ne nur kontentiĝi je servado al la socia disvolviĝo nuntempa, sed ankaŭ antaŭvidi la longatempan bezonon de la socio en la estonteco.
La rektoro de la Oksforda Universitato klare montris sian vidpunkton en la parolado "La misio de la universitatoj en la 21-a jarcento kaj ilia rolo". Li diris: "Estas malĝusta vidpunkto, ke la universitatoj estas ŝlosila forto por akceli la nacian ekonomion. La troa postulo, ke la universitatoj faru esploradon nur por mallongatempaj ekonomiaj profitoj, forpelos la sciencistojn plej kreivajn kaj fine malutilos al la scienca esplorado."
Li opiniis, ke ŝanĝi la scienc-esplorajn fruktojn en produktajn fortojn bezonas komunan partoprenon de la registaro, universitatoj kaj industri-komerca rondo. Li postulis, ke la profesoroj de la Oksforda Universitato servu al kompanio nur 30 tagojn ĉiujare por garantii la integrecon de la instruado kaj scienca esplorado kaj preventi perdiĝon de la profesoroj. Li diris: "Nia principo estas favora al la instruado kaj scienca esplorado de la profesoroj."
Ĉinio devas fari multon por krei unuarangajn universitatojn de la mondo
Kion la ĉinaj universitatoj devas fari por fariĝi unuarangaj en la mondo? La honora rektoro de la Harvarda Universitato, profesoro Lu Dengting, diris en sia prelego "Trajtoj de la unuarangaj universitatoj kaj faktoroj por sukcesaj gvidado kaj administrado", ke la unuarangaj universitatoj devas havi unuarangajn profesorojn, fakojn, fruktojn, studentojn kaj ekipaĵojn kaj kompreneble ankaŭ la plej elstarajn gvidadon kaj administradon.
Nun pro bezono de la granda reformado Ĉinio volas krei unuarangajn universitatojn, kaj la granda ŝanĝiĝo de la mondo metis ĝin en grandan defion survoje krei unuarangajn universitatojn de la mondo.
La rektoro de la Oksforda Universitato diris, ke la plej granda defio por krei unuarangajn universitatojn por Ĉinio estas sobra elekto kaj investo al ĝusta kampo.
La rektoro de la Bostona Universitato diris en sia prelego kun la temo "La pasinteco kaj estonteco de aziaj universitatoj kaj defio por Ĉinio en la 21-a jarcento", ke nun la unuarangaj universitatoj de la mondo atingis la hodiaŭan staton post disvolviĝo en la longa tempo kaj nun la altnivela supera edukado fariĝis pli kaj pli multekosta kaj estas transformiĝo de la koncepto, ke la pago por supera lernejo ŝanĝiĝas de publika investo al la individua, tial en la 21-a jarcento konstrui la unuarangajn universitatojn estos pli malfacile.
La alilandaj rektoroj plejparte opiniis, ke tiaj universitatoj bezonas talentulojn kun elstara kreiveco, kiu originas nur de kreiva pensado, kaj universitatoj estas lokoj ampleksantaj ĉiajn fakojn, kie estas kulturataj memstara pensado, kapabloj, imagipovo, gvida kapablo kaj aliaj kvalitoj. Kun tiaj personoj la socia disvolviĝo estos garantiata.
Populariĝo de supera edukado en la estonteco
Nun la supera edukado de Ĉinio faras multon ne nur por krei unuarangajn universitatojn, sed ankaŭ por sia populariĝo. En la lastaj jaroj la supera edukado de Ĉinio senprecedence disvolviĝis kaj en 2001 en Ĉinio estis 12.14 milionoj da studentoj, sed en 1998 nur 6.34 milionoj.
La rektoro de la Bostona Universitato opiniis, ke oni devas konfesi diferencon inter la diversaj superaj lernejoj kaj malsamecon de iliaj financaj statoj. Tio ekzistas ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en aliaj landoj. Ĉinio devas kontentigi la bezonon de siaj grandnombraj loĝantoj je la supera edukado, tial ĝi devas fari reguligon kaj difini la taskojn de la malsamaj universitatoj. Ja ne ĉiuj universitatoj prenas esploradon kiel sian ĉefan taskon kaj la superaj lernejoj devas esti diversaj kaj plurrangaj.
La alilandaj rektoroj opiniis, ke populariĝo de la supera edukado estos nepra por Ĉinio en la estonteco, kiam privata supera edukado certe disvolviĝos kaj la universitatoj ludos pli gravan rolon en intelekta subteno al la esplorado pri ŝtataj politikoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|