Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Por grena produktado kaj enspezo de la kamparanoj
Fokusaj temoj

de WA NA

Por ke la ĉinaj kamparanoj bone konu la intencon de la ŝtato disvolvi grenan produktadon en 2004 kaj levu sian aktivecon en grena produktado, la Ĉina Ministerio de Agrikulturo kompilis broŝuron “Politiko kaj rimedoj de la ŝtato kuraĝigi la kamparanojn en ilia grena produktado en 2004”.

En la broŝuro legiĝas ĉiuj rimedoj ellaboritaj de la centra registaro en 2004 por akceli grenan produktadon en la ĉefaj grenaj bazoj, inkl. de la rekta subvencio al la gren-kulturistoj, mallevo de la agrikultura imposto, nuligo de la imposto super specialaj produktaĵoj kaj aliaj 7 rimedoj.

La ministerio postulas, ke la agrikulturaj departementoj kaj precipe tiuj en la ĉefaj grenaj bazoj dediĉu grandan atenton al propagando de la nova politiko de la centra registaro pri grena produktado, harmonie kombinu tion kun teknikaj disvastigo kaj trejnado de kamparanoj, helpo al ili per medicino, kulturo, sciencoj kaj tekniko, kaj politika kaj teknika konsultiĝo, por ke la kamparanoj bone sciu la utilon de grena produktado, posedu la pliproduktan teknikon kaj energie disvolvu grenan produktadon.

Kiujn rimedojn la ŝtato alprenos por grena produktado en 2004

Por stabiligi la areon de grena produktado, restauri kaj levi la grenan produktokvanton, garantii la grenan sekurecon, la ŝtato alprenos novajn rimedojn por helpi la ĉefajn grenajn bazojn kaj gren-kulturistojn kaj pliigi ilian enspezon.

Fondi sistemon pri rekta subvencio al la gren-kulturistoj. La ŝtato asignos certan sumon da mono el la gren-riska fonduso por subvencii la ĉefajn grenajn bazojn kaj gren-kulturistojn. Ankaŭ la provincaj kaj urbaj registaroj devas subvencii la ĉefajn gren-produktajn guberniojn kaj gren-kulturistojn.

Mallevi agrikulturan imposton kaj nuligi imposton super specialaj agrikulturaj produktaĵoj. La ŝtato mallevos la agrikulturan imposton je 1%, nuligos imposton super ĉiuj specialaj agrikulturaj produktaĵoj escepte de tabako. En la evoluintaj lokoj oni povas plue mallevi aŭ nuligi la agrikulturan imposton kaj la tieaj registaroj devas forstreki la rekviziciitajn terpecojn el la tabelo de impostendaj areoj.

Subvencii aĉeton de bonrasaj semoj kaj agrikulturaj maŝinoj. La ŝtato asignos pli da mono, larĝigos la sferon de subvencio en la tritika kaj sojfaba bazoj kaj subvencios ankaŭ la kamparanojn, farmejajn laborantojn kaj fakajn laborantojn de agrikulturaj maŝinoj en ilia aĉeto de agrikulturaj maŝinoj.

Por produkti bonkvalitajn grenojn la ŝtato konstruos plurajn bazojn de bonkvalitaj grenoj en iuj gravaj grenaj gubernioj kaj ŝtataj farmejoj, helpos ilin kaj precipe tiujn de meza Ĉinio en konstruado de fundamentaj kampoj fidindaj je riĉa rikolto ne nur en favoraj jaroj, sed ankaŭ en sekegaj kaj inundaj jaroj, kaj asignos monon por ekspluati kampojn, konstrui altnormajn kampojn kaj levi la grenan produktadon.

La ŝtato asignos pli da mono por rekvizicii kampojn, perfektigos la procezon de kampo-rekviziciado, plibonigi metodojn de subvencio, enoficigos tiujn kamparanojn, kiuj ne plu havos kampon, kaj donos al ili socian garantion.

Praktiki severan sistemon por agroprotektado. Estas malpermesite fosi fiŝcisternon, transplanti fruktoarbojn sur la agroj kaj laŭvole starigi disvolvajn distriktojn kaj blinde ekspansiigi ilin. La registaro devigos reagrigi la parcelojn, okupitajn por disvolva distrikto, kaj ne toleros laŭvole doni permeson okupi agrojn.

Por plivalorigi la grenojn la ŝtato kuraĝigos brutobredadon en grenaj produktejoj kaj per kredito de malgrandaj monsumoj, asekurigo kaj aliaj rimedoj helpos la kamparanojn kaj kamparajn entreprenojn en ilia aĉeto de bonrasaj brutoj, kultivado de bonrasaj semoj, brutobredado k.a. kun la celo akceli la grenan plivaloriĝon.

Konstrui fundamentajn instalaĵojn por grena produktado kaj vendado. Gravaj grenaj entreprenoj devas fondi produktajn bazojn, staplejojn kaj prilaborejojn en la grenaj produktejoj, kiuj estos favorataj de la ŝtato, kaj se la grenaj entreprenoj establos grenajn staplejojn kaj prilaborejojn, disvolos grenan merkaton, la lokaj registaroj devas helpi ilin.

Por grena prilaborado kaj vendado la ŝtato helpos grenajn bazojn en ilia konstruado kaj reformado de gren-prilaboraj, sem-vendaj kaj scienc-teknikaj entreprenoj pere de teknika reformado, investado kaj favorigo de impostado.

Por komplete malfermi grenan merkaton la ŝtato efektivigos plurkanalan entreprenadon de greno, kategorie malpermesos regionan blokadon kaj defendos la ordon de grena cirkulado.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio