Informoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

Por ke malriĉaj studentoj daŭrigu sian lernadon
Fokusaj temoj

de ZUO YAN

Li Yi, studento de la Centra Financ-Ekonomika Universitato, prunteprenis 3 mil juanojn de banko en 2000, por daŭrigi sian lernadon. Li finis sian studentan vivon en 2003 kaj la 20-a de decembro de tiu jaro estis la komenco, ke li devis redoni la pruntitan monon, tial de decembro en ĉiu tria monato li devis deponi 200 juanojn al sia konto en banko.

Li Yi diris: "La prunteprenita mono helpis min en lernado kaj vivtenado. Nun mi havas laboron kaj enspezon. Mi povas iom post iom kvitigi min kontraŭ la banko. Mi estas fidinda homo."

Prunti monon por lernado estas strategio prosperigi landon per sciencoj kaj edukado, farita de la ĉina registaro, kaj grava decido por akceli kulturon de talentaj personoj por ke malriĉaj kaj eminentaj studentoj havu eblon fini lernadon. Aŭguste de 1998 la Ministerio de Eduko, Ministerio de Financo kaj aliaj ŝtataj organoj kune ellaboris la "Difinon pri Ŝtata Administrado de Kredito por Studentoj".

La difino estis ekpraktikata en aŭtuno de la sama jaro en la gravaj institutoj kaj universitatoj rekte sub la Ministerio de Eduko. La kvar grandaj bankoj, t.e. Banko de Ĉinio, Ĉina Industria kaj Komerca Banko, Ĉina Agrikultura Banko kaj Ĉina Konstrua Banko, respondecas pri tiu laboro. Ĉiujare ili donas monon dufoje al studentoj. En la pasintaj 5 jaroj miliono da studentoj ricevis monon kredite, kies sumo jam atingis 5 miliardojn da juanoj.

La praktiko montris, ke tiu metodo konformas al la reala stato de Ĉinio kaj la ĝenerala postulo de reformado de ĝia eduka sistemo. Oni kredas, ke kun plua perfektiĝo de kredito al studentoj pli da malriĉaj studentoj ricevos helpon kaj glate plenumos sian lernadon en la universitato.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio