Informoj
Fokusaj temoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Ŝtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikaĵoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Sesioj en 2004
Amikaj retejoj

ĈPPIK-membroj pri harmonia socio
Intervjouj

de ZHAO XI

La 5-an de marto, ĉefministro Wen Jiabao montris en la laborraporto de la registaro al la 3-a Sesio de la 10-a TPK, ke estas necese solvi la urĝajn problemojn rilatajn al la plej bazaj interesoj de la popolo, teni socian stabilecon kaj klopode starigi socialisman harmonian socion. En diskutado ĈPPIK-membroj plej multe parolis pri la rolo de demokratiaj inspekto kaj kontrolo, kaj partopreno en regado de ĈPPIK rilate starigon de harmonia socio. Por tiu temo mi intervjuis ĈPPIK-membrojn s-ron Yang Size kaj s-inon Chen Ailian.

S-ro Yang Size estas vicprezidanto de la Pekina Komitato de ĈPPIK kaj membro de la Ĉina Tutlanda Federacio de Taiwan-aj Samlandanoj. La federacio fondita en la 27-a de decembro de 1981 estas organizo de Taiwan-aj samlandanoj sur la ĉeftero.

S-ro Yang opiniis, ke unuiĝo kaj demokratio estas la ĉefa trajto de harmonio de la socio kaj ankaŭ la ĉefa enhavo de starigo de harmonia socio. ĈPPIK estas grava konsistiga parto de la politika sistemo de Ĉinio kaj grava loko por diversaj politikaj partioj en iliaj partoprenoj de regado, kaj unuiĝo kaj kunlaboro. La temo de la laboro de ĈPPIK estas unuiĝo kaj demokratio. Ju pli bone ĝi ludos sian rolon, des pli granda estos la movoforto por starigo de harmonia socio. Tial ĈPPIK ĉiam devas persisti en la laborprincipo de demokratia interkonsiliĝo, krei facilan kaj demokratian politikan atmosferon, doni plenan liberecon al publikigo de opinioj, kolekti plej diversajn konsilojn kaj proponojn, respekti kaj plejparton kaj malplimulton, kaj alpreni la metodojn, por ke la opinioj kaj proponoj de diversaj politikaj partioj kaj diversaj rondoj estu atentataj kaj aprobitaj.

Unuiĝo estas premiso de starigo de socialisma harmonia socio. ĈPPIK devas observi la principon “kiel eble plej multe unuiĝi kun diversaj flankoj”. ĈPPIK estas patriota unuecfronta organizo “envolvanta ĉiajn reprezentantajn personojn” kaj havas grandan kapaciton politike kaj plej vastan reprezentantecon organize. ĈPPIK-membroj devas strikte ligiĝi kun la popolamasoj de diversaj socitavoloj, diversaj nacioj, diversaj partioj kaj diversaj religioj, informiĝi pri iliaj deziroj kaj postuloj, senĉese firmigi la unuiĝon de ĉiuj socialismo-konstruantoj de diversaj socitavoloj, por pli rapide kaj pli bone efektivigi la celon de la strebado al konstruo de bonstata socio.

La tradicia kulturo de Ĉinio estas kulturo de “harmonio”. Tiu harmonio ampleksas akordiĝon, afablecon, paciĝon, pacan evoluon ktp. Tiu harmonio sin bazas sur solvo de problemoj. Vivi en morta batalado aŭ en harmonia paca kunekzisto? La ĉina tradicio elektis harmonion. En Ĉinio ekzistas tre multaj problemoj: iuj lokoj estas evoluintaj, dum aliaj subevoluintaj; iuj industrioj disvolviĝas glate, dum aliaj malfacile; parto de la ĉinoj jam riĉiĝis, dum aliaj restas malriĉaj. Por starigi harmonian socion, tiuj malsamaj homgrupoj bezonas harmonian medion. La principo ke “la Komunista Partio de Ĉinio reprezentas la bazajn interesojn de la plej vasta popolamaso” kaj la disciplino “regpotenco estas uzata ekskluzive por feliĉigi la popolon” konformas al la deziro de la popolo. Garantii ĉies vivrimedon estas komuna devo de la socio. Tio postulas grandan klopodon por starigi kaj kompletigi la socian garantian sistemon.

Li opiniis, ke dum la starigo de la socialisma harmonia socio oni bezonas pluapaŝe disvolvi la rolon de la federacio, kulturi kaj grandigi la centripetan kaj koagulan forton de la nacio, plifirmigi kaj disvolvi amikecan tendaron, larĝigi la popolan kanalon, plifortigi kontaktojn kun societoj kaj gravaj personoj de la insulo Taiwan kaj oftigi fratecajn interkomunikiĝojn kun la samlandanoj en Taiwan kaj elmigrintoj el Taiwan.

65-jara ĈPPIK-membrino, fama dancistino Chen Ailian, multe akcentis prizorgon al la malfortaj homgrupoj.

Ŝi opiniis, ke ekzisto de malfortaj homgrupoj estas serioza defio al starigo de harmonia socio. En la 26 jaroj post la komenco de reformado kaj pordomalfermo, la ĉinaj socitavoloj spertis profundajn ŝanĝiĝojn. La departementoj, entreprenoj kaj socitavoloj ne posedantajn komunajn riĉfontajn informojn, troviĝas en malforta situacio. La salajratoj en depresiaj entreprenoj, emeritoj el malgrandaj entreprenoj, kamparanoj en medio kun malbonegaj naturaj kondiĉoj, urbanoj neniam laborintaj en ŝtataj entreprenoj kaj sin vivtenantaj kiel taglaboruloj aŭ kolportistoj, kripluloj, senhelpaj maljunuloj kaj kamparano-laboristoj en urboj konsistigis malfortajn homgrupojn. Statistiko raportis, ke tiuj homgrupoj en nombro de 140-180 milionoj konsistigis 14% de la loĝantaro de Ĉinio.

La socio devas prizorgi la malfortajn homgrupojn kaj helpas ilin liberiĝi el mizera vivo.

Ŝi prezentis projekton el 3 proponoj:

1. Doni al la malfortaj homgrupoj ŝancon por garantii ekziston kaj disvolviĝon. Por tio estas necese rapidigi disvolvon de la ekonomio, doni sufiĉajn postenojn, doni teknikan trejnadon al la malfortaj homgrupoj, por ke ili posedu diversajn rimedojn por vivtenado.

2. Riĉiĝintaj homoj helpu la malriĉajn por efektivigi kunan pliboniĝon de ĉiuj membroj de la socio, renovigi la dividan sistemon de la sociaj interesoj, por ke ĝi disvolviĝu laŭ la direkto favora al la malfortaj homgrupoj.

3. Alpreni diversajn rimedojn por kolekti fonduson por efike helpi la malfortajn homgrupojn en solvo de malfacilo en vivtenado.

Ni tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!

>>> Ĉefpaĝo

 

Specialaj temoj pri Ĉinio